Curzon-linio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eskimbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: fr:Ligne Curzon
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
Iom poste fiaskis la pola orienta militmarŝo en [[Ukrainio]] kaj la ĉefminsitro [[Wjadysjaw Grabski]] petis helpon en julio de [[1920]] de la entento. La [[10-an de julio]], la entento proponis armistican planon por Grabski kaj ties linio kongruis kun tiu provizora linio de 1919.12.08, kun plilongigo al sudo: la parton ĝis la [[Karpatoj]] kun urbo [[Przemyŝl]] donis al Pollando, sed orientan Galicion ne. Sekvatage, la brita ministro pri eksteraj aferoj, Lord Curzon – kies nomo kunplektiĝis kun la tuta linio – faris similan proponon por la soveta registaro. La planon de la entento neniu el ili akceptis. Ĉar la pola-soveta milito finiĝis per pola venko, la fina packontrakto el marto de 1921 montris la polan venkon kaj donis ĉ. 135 000 km2 al Pollando, oriente de la Curzon-linio (kun pola malplimulto).
 
La Curzon-linio renaskiĝis en pretendoj de Sovetunio komence de la dua mondmilito. La Sovetunio deklaris pretendojn pri areoj, oriente de la Curzon-linio kaj okupis ilin komence de la [[dua mondmilito]] ([[Pakto Molotov-RibbentroppRibbentrop]]). Post soveta rebato de la germana invado, la [[Ruĝa Armeo]] okupis tutan Pollandon fine de 1944.
 
Usono kaj Britio akceptis la sovetajn postulojn en Konferenco de Jalta (1945. 04. 06.) kaj rekonis la Curzon-linion kiel sovetan–polan ŝtatlimon. La soveta-pola kontrakto (1945. 08.16.) deklaris ŝtatlimon, preskaŭ tute kongruan al la Curzon-linio. En 1951 okazis kelkaj etaj lim-modifoj.