Abatejo Hautecombe: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Abbaye royale de Hautecombe 2 200501.jpg|thumbnail|Abatejo Hautecombe ĉe lago Bourget]]
La '''reĝa abatejo Hautecombe''' situas ĉe la [[lago Bourget]] en [[Savojo]] ([[Francio]]). Ĝi estis fondita en [[1125]] de [[grafo]] [[Amadeo la 3-a de Savojo]] kaj konstruita de [[cistercianoj]] dum la [[12-a jarcento]]. Poste uzis ĝin ankaŭ [[benediktanoj]].
De la [[12-a jarcento]] ĝis la [[15-a jarcento]] ĝi estis tombejo de
Ekde la [[14-a jarcento]] la abatejo grade kadukiĝis. Dum la sekvantaj jarcentoj grave malpliiĝis la nombro de la monaĥoj kaj la abatejo fariĝis tia ruino, ke la reĝo de Sardio [[Viktoro-Amadeo la 2-a de Savojo]] konfiskis ĝin kaj ordonis ĝian riparadon en [[1700]].
La franca registaro revolucia forpelis je la [[10-a de aprilo]] [[1793]] la lastajn monaĥojn kaj konfiskis la bienojn. Ili estis poste venditaj kiel "naciaj bienoj" krom la abatejo, kiun oni taksis nevendebla post ĝia rabado. En [[1799]] oni konstruis sub la kupolo de la preĝejo fornon por kuiri fajencaĵojn, kiu funkciis ĝis [[1804]]. Poste la preĝejo disfalis en ruinoj.
Kiam [[Karlo-Felikso de Savojo]] ([[1765]]-[[1821]]) heredis la Domestrecon de Savojo en [[1824]] li vizitis sian landon kaj vidis la ruinojn de la tombejo de siaj prauloj. Per sia propra mono li reaĉetis ĉiujn ĝiajn bienojn je la [[28-a de aŭgusto]] [[1824]] kaj ordonis al la piemontana arkitekto [[Ernesto Melano]] rekonstrui la preĝejon, por ke ĝi fariĝu ia granda maŭzoleo memore al lia prauloj de la [[Savoja dinastio|savoja dinastio]]. La abatejo longas ĉ. 70 metrojn kaj larĝas ĉ. 30. Ĝia stilo estas la [[gotiko|gotika]]-[[romaniko|romanika]] tipa por la tempo de ĝia ekesto. Ĉiuj [[piliero]]j fariĝis monumentoj kun statuoj, basaj [[reliefo]]j kaj surskriboj je la memoro de iu princo de la savoja dinastio.
Okaze de la dediĉo de la renovigita preĝejo je la [[7-a de aŭgusto]] [[1826]], la reĝo de [[Sardio]] redonis la bienojn de ''Hautecombe'' al la cistercianoj. En [[1922]] tie instaliĝis denove benediktanoj, 800 jarojn post la unuaj fondintoj benediktanaj de tiu abatejo.
==Eksteraj Ligiloj==
|