Karlo la 1-a de Savojo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Karlo la 1-a de Savojo''' kromnomita "la Militisto" (france : ''Charles Ier de Savoie dit "le Guerrier"'' kaj itale : ''Carlo I di Savoia detto "il Guerriero"'' ) naskiĝis en ''[[Carignan]]'' (Karinjan) je la [[29-a de marto]] [[1468]] kaj mortis en ''[[Pignerol]]'' je la [[13-a de marto]] [[1490]].
 
Li estis la filo de la 3-a duko [[Amadeo la 9-a de Savojo]] ([[1435]]-[[1472]]) kaj de lia edzino [[Jolando de Francio]] ([[1434]]-[[1478]]).
 
Post la morto de sia frato la 4-a duko [[Filiberto la 1-a de Savojo]] en [[1482]], li heredis la Domestrecon de Savojo kaj fariĝis la 5-a [[duko]] de [[Savojo]], [[princo]] de [[Piemonto]], [[grafo]] de [[Aosto]], de [[Morianio]] kaj de [[Nico]]. Li komence regis kun sia onklo [[Filipo la 2-a de Savojo|Filipo de Breso]] kiel kuratoro, kaj malfacile emancipiĝis el lia influo. Li aĉetis en [[1485]] al sia onklino Karlotino la titolon de [[reĝo]] de [[Kipro]] kaj de [[Jerusalemo]], kaj konkeris en [[1487]] la [[markizo|markizecomarkizlando]] de [[Saluco]].
 
Li edziĝis je la [[1-a de aprilo]] [[1485]] kun [[Blanko de Monferato]] ([[1472]]-[[1519]]), kiu estis la filino de la markizo Vilhelmo la 8-a de Monferato kaj de Elizabeto Sforza. Ŝi naskis al li du gefilojn :
*Jolando ([[1487]]-[[1499]]), kiu edziniĝis kun la 8-a duko [[Filiberto la 2-a de Savojo]] ([[1480]]-[[1504]]).
*Karlo-Johano-Amadeo ([[1488]]-[[1496]]), kiu fariĝis la 6-a duko [[Karlo la 2-a de Savojo]].