Aš: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: nl:Aš
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
Regiono de Aš – la plej okcidenta terlango de [[Ĉeĥio]] – estis dum multaj jardekoj propra mikroregiono. Kolonigita ĝi estis nur en kulmina [[mezepoko]]. La unua dokumento kun indiko de la nomo, per kiu Heinrich el Plauen transdonis preĝejon en Aš sub administradon de [[Ordeno de germanaj kavaliroj]], devenas el la jaro [[1270]]. La regiono de Aš fariĝis konsisto de ĉeĥaj landoj en la jaro [[1322]], kiam Ludwig Bavaria enlombardigis regionon de [[Cheb]] al reĝo [[Johano de Luksemburgio]]. Bazo de aŭtonomia evoluo de la regiono de Aš poste fariĝis feŭda letero de la reĝo Jan al Albrecht el Neuberg el [[1331]], per kiu li transdonis al Neubergidoj la tutan regionon kiel rektan feŭdon, liberigitan de ĉiuj pagoj kaj impostoj. Fine de la [[14-a jarcento]] familio de Neuberganoj forlasis la regionon de Aš, kaj komence de la [[15-a jarcento]] transprenis administradon de la regiono familio Zedtwitzidoj, al kiuj reĝo [[Zigmundo la 1-a]] konfirmis en [[1422]] ĉiujn antaŭajn liberigojn kaj privilegiojn. La regiono de Aš restis unusola ĉeĥa teritorio, kiun eklezie ne tuŝis [[batalo sur Blanka Monto]] kaj ĝi restis [[protestantismo|evangelia]]. Ĝi perdis sian aŭtonomion nur post longaj bataloj dum regado de imperiestrino [[Maria Teresia]] fine de la [[18-a jarcento]]. En la 2-a duono de la [[19-a jarcento]] ĉi tie okazis abrupta evoluo de teksindustrio. Komune kun ĝi okazas rapida plialtiĝo de nombro de loĝantoj kaj kiel loko kun pli ol 10 000 loĝantoj Aš estis en la jaro [[1872]] avancigita je urbo. Aš restis la urbo de teksaĵo ĝis la 90-aj jaroj de la [[20-a jarcento]]. En la jaro [[1990]] estis malfermita la unua limpasejo ĝis [[Germanio]] direkte al [[Selb]], en pluaj jaroj poste limpasejoj por piedirantoj direkte al [[Bad Elster]] kaj [[Bad Brambach]].
 
[[Dosiero:limbels.jpg|thumb|right|180px|Limpasejo Bad Elster - Aš]]
 
{{Distrikto Cheb}}