Lingvoj de Italio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: En Italio, krom la itala lingvo, estas parolitaj multaj lokaj lingvoj kiuj devenas de la latina, kiuj estas kutime nomataj dialektoj en Italio. Ĉi tiuj dialektoj estas ofte ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
En [[Italio]], krom la [[itala lingvo]], estas parolitaj multaj lokaj lingvoj kiuj devenas de la [[latina]], kiuj estas kutime nomataj dialektoj en Italio. Ĉi tiuj dialektoj estas ofte sufiĉe malsamaj de la itala en ilia gramatiko, morfologio kaj vort-provizo, kaj ili estas kutime nur parte kompreneblaj por homoj de aliaj regionoj de Italio. Ili kutime havas neniu oficiala rekono de la ŝtato, kaj estas uzitaj nur en neformalaj situacioj.
 
La standarda itala estas bazita sur la dialekto de [[Florenco]]. Ĝis la kvindekaj jaroj, nur bone edukitaj homoj kapablis paroli ĝin, dum la plej multo de la homoj nur parolis ilian lokan dialekton. Pro la disvastigo de la televido, kiu ĉiam disendas en la itala, kaj ĝenerala edukado en publikaj lernejoj, kie oni lernas nur en la itala, la plej multo de italoj nuntempe bone konas la standardan italan. Nuntempe la uzo de la dialektoj fariĝas ĉiam pli limigita. Multaj junaj italoj nur parolas la standardan italan, kutime kun loka akcento aŭ uzante kelkajn lokaj eksprimojn, kaj homoj kiuj ankoraŭ parolas dialekton kutime miksas ĝin kun la itala. La dialektoj estas pli uzitaj de maljunuloj ol de junuloj, kaj pli en vilaĝojn ol en grandaj urboj. Oni ankaŭ pli parolas la dialektojn en la sudo de Italio ol en la nordo.