Spoko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
pri la funkcio kaj ĝustigo de spokoj en kutima biciklo
Linio 1:
'''Spoko''' estas unu el multaj dislokitaj stangoj kiu radias el la centro de [[rado]] (la [[nabo]]), kaj tiel konektas la nabon kun la rando (aŭ radrondo).
 
 
 
----
 
'''Spokoj de bicikla rado'''
 
 
 
En kutima [[biciklo|bicikla]] rado, estas du tavoloj de spokoj, intermiksitaj. Ĉiu dua spoko kliniĝas al unu flanko de rado kaj la aliaj al la alia flanko. La spokoj estas fiksitaj je la nabo kaj ŝraŭbas en la [[radrondo|radrondon]]. Per spokŝraŭbilo, oni povas ŝanĝi la distancon inter la nabo kaj la radrondo laŭ tiu spoko, kaj tiel pliigi aŭ malpligi la streĉitecon kiun tiu spoko aplikas al la radrondo.
 
 
 
Per ŝanĝi kiom la spokoj tiras la radrondon, oni povas korekti du ecojn de la radrondo: la rondeco kaj la plateco. La rondeco estas ĝusta kiam ĉiu parto de la radrondo estas je la sama distanco de la nabo (do radia moviĝo). La plateco temas pri flanka moviĝo, kiam iu parto de la radrando tro klinas al unu flanko.
 
 
 
Por korekti la platecon, oni aŭ aldonas streĉitecon al spoko je unu flanko por entiri la radrondon de tiu flanko, aŭ maldonas streĉitecon al spoko je la alia flanko por forpuŝi la radrondon de tiu flanko.
 
 
 
Por korekti la rondecon, oni devas ŝraŭbi spokojn de ambaŭ flankoj por ne ŝanĝi la flanka pozicio de la radrondo, por ŝanĝi nur la altecon je tiu parto. Do kompreneble, se iu parto de radrondo estas tro alta, oni enŝraŭbas la spokojn por malpliigi la distancon al la nabo. Kaj se iu parto estas tro malalta, oni elŝraŭbas la spokojnn por pliigi la distancon.
 
 
 
Ekzistas specoj da bicikloj kiuj ne enhavas metalajn spokojn. Ili povas enhavi nemoveblajn platojn faritajn el plasto por konservi pezon. Iuj radoj povas havi unu ne-interrompitan tavolon de plasto inter la nabo kaj la radrondo. Tiuj estas plejparte nur por konkursa biciklado, ĉar tia rado estas tre malpeza sed ankaŭ ne tro fortika.