'''Hranická propast''' ('''Abismo ĉe Hranice''') estas [[abismo]] nomata ankaŭ '''Macůška''', kies profundeco estas 273,6 m. Ĝi situas 0,5 km de [[banloko]] [[Teplice nad Bečvou]] kaj 2,5 km de urbo [[Hranice na Moravě]].
Ĝi estas la plej profunda abismo (verkontrolita ĝis profundaĵo 273,6 m) eĉ la plej profunda [[natura lago]] (verkontrolita ĝis profundaĵo 204,6 m) en [[Ĉeĥio]] kaj unu el la plej rimarkindaj karstaj aperaĵoj en [[Eŭropo]].
Tri koneksaj rokmuroj[[rokmuro]]j, limigantaj krutan deglitaĵdeklivon, sur kiu eblas malsupreniri ĝis [[profundeco]] 69 m al [[surfaco]] de la [[lago]] de termala [[termala mineralakvo]] je [[temperaturo]] 15°C, kreas egan krateron[[kratero]]n de la abismo de [[tipo]] „luma„[[luma truo“truo]]“. La ĉefaj spacoj[[spaco]]j de la abismo krute falas sub ĝian surfacon. En profundeco 48 m sub la surfaco deflankiĝas el la ĉefa [[ŝakto]] 48 m longa [[fendaĵkoridoro]]. Sed la ĉefa ŝakto de la abismo falas plu sur tektonaj rompoj[[rompo]]j kaj fendaĵoj[[fendaĵo]]j, unue oblikve, poste tute perpendikle ĝis ĝisnun nekonata profundaĵo.
Memkompreneble, ke la [[rokkratero]] kun la [[mineralakvo]] sur la [[fundo]] estis de antaŭlonge atentocentro de superstiĉoj[[superstiĉo]]j kaj interkvereloj. Estiĝo de la abismo estis alskribata al supernaturaj fortoj. La plej malnova [[skribmencio]] devenas pri ĝi de landa [[kuracisto]] el la jaro [[1586]]. La abismo estas ankaŭ la unua karsta [[aperaĵo]] notita en [[ĉeĥaj mapoj]] kaj ĝi estas desegnita en la [[mapo]] de [[Moravio]] farita de [[Johano Amoso Komenio]] en la jaro [[1627]].
Moderna [[esploro]], apogita je skafandristaj malsupreniroj, hidrogeologiaj, hidrokemiaj kaj hidrologiaj esploroj, komenciĝis en la 70-aj jaroj de la [[20-a jarcento]]. La plej granda profundaĵo atingita per [[skafandristo]] okazis en la jaro [[1993]] de [[belgo]] [[Pauwels]]; ĝi estis –155 m kaj la fundo ne estis ankoraŭ atingita. Ĉar atingataj profundaĵoj estis jam ĉe [[limo]] de homaj eblecoj kaj kelkminuta restado en la plej profundaj spacoj en la praktiko ebligas neniajn esplorojn, venis en septembro de la jaro [[1995]] [[tekniko]]. Skafandristoj kaj kavernistoj[[kavernisto]]j de Ĉeĥa speleologia kompanio komune organizis ekspedicion, dum kiu estis en la abismon malsuprenigita teleregata subakva navigaciilo [[R.O.V.]] ([[Remote operatet vehicle]]) [[HYBALL]]. La miniatura subakva [[navigaciilo]] kun motoroj[[motoro]]j por ĉiudirekta movo, ekipita per navigaciaj aparatoj, [[sonarilo]] kaj [[televida kamero]] kun [[lumigo]], estis per [[kablo]] telegvidata el supraĵo, kien ĝi teleportis en egan monitoron[[monitoro]]n ne nur bildon[[bildo]]n, sed ĝi savis en [[memorilo]] eĉ ĉiujn navigaciajn indikojn[[indiko]]jn, bezonataj por [[rekonstruo]] de la [[paso]] de l‘ abismo. La [[aparato]] dum dutaga esplorado descendis ĝis 204,5 m sub akvan surfacon, do ĝi atingis en la abismo rekordan profundaĵon 273,6 m. Ĝi haltis sur [[rando]] de malgranda [[plataĵo]] kaj ĝia kamero ekrigardis en pluan profundaĵon. [[Miksaĵo]] de falintaj arbotrunkoj[[arbotrunko]]j kaj branĉoj[[branĉo]]j haltigis ĝian pluan descendon[[descendo]]n kaj eĉ ŝajnis, ke tio malebligos revenon[[reveno]]n de la multekosta aparato reen al la supraĵo.
El [[vidplataĵo]] ĉe la abismo, havigita per informtabuloj[[informtabulo]]j, oni povas bone vidi ĝis la lago en la profundaĵo 69 m. Sed pro [[sekureco]] de personoj estas malsupreniro al ĝi fermita.
En la ĉirkaŭaĵo eblas viziti publike alireblajn [[Zbrašovské aragonitové jeskyně|Aragonitajn kavernojn en Zbrašov]] (proksimume 1,5 km), gustumi libere alireblajn mineralfontojn en banloko [[Teplice nad Bečvou]] aŭ trairi la tutan naturrezervejon ĝis urbo [[Hranice na Moravě]].
|