Ábrahámhegy [AbrahAmhedj] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Tapolca. La loknomo signifas hungare: Abraham-monto.

Fora panoramo al Ábrahámhegy

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Vido al la lagobordo

La vilaĝo situas inter monto kaj norda bordo de Balatono laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely. Révfülöp troviĝas 5 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1082 en formo Ábram. La fervojo atingis la vilaĝon en 1909. Ĝis 1913 la komunumo apartenis al Salföld. Inter 1913-1991 la vilaĝo unuiĝis kun Balatonrendes. La komuna nomo ĝis 1977 estis Balatonrendes, poste Ábrahámhegy. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono Badacsony.

Vilaĝservoj estas kulturdomo, kulturcentro, biblioteko, interretejo, kuracejo, familihelpa servo, movpoŝto.

Vidindaĵoj redakti

 
Kapelo en Ábrahámhegy