Ádám Reviczky [revicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reviczky Ádám estis hungara politikisto, oficiro, juristo, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1830). Lia nobela antaŭnomo estis revisnyei, lia rango estis grafo ekde 1825.

Ádám Reviczky
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1786 (1786-05-23)
en Debrecen
Morto 21-an de aprilo 1862 (1862-04-21) (75-jaraĝa)
en Heiligenkreuz
Ŝtataneco HungarioAŭstrio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ádám Reviczky [1] Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 23-an de majo 1786 en Debrecen. Li mortis la 21-an de aprilo 1862 en Heiligenkreuz im Wienerwald.

Biografio redakti

Ádám Reviczky lernis juron en Vieno, li komencis sian karieron kiel juristo, reĝa prokuroro. En 1808 li ricevis postenon en Vieno en la kortumo. En la sekva jaro li soldatiĝis kaj li batalis kontraŭ Napoleono. En 1811 li denove ricevis altan postenon en Vieno. Post 3 jaroj li ricevis taskojn en foraj landpartoj de Habsburga Imperio, en 1819 li estis nomita kortuma konsilanto, baldaŭe li ricevis diversajn altajn postenojn. Li politikadis fidele al la Habsburgoj, krome li kontraŭis la reformojn, tial li estis forigita, poste li ricevis diplomatan taskon en Florenco. Fine li vivis en abatejo.

Fontoj redakti