Ágnes Gyarmathy
Ágnes GYARMATHY [Agneŝ djarmati], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyarmathy Ágnes estis hungara kostumisto, dekoraciisto, mezlerneja kaj universitata instruisto. Ŝia patro estis Tihamér Gyarmathy, ŝia edzo estis Mátyás Giricz.
Ágnes Gyarmathy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1941 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de aprilo 2023 (81-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Tihamér Gyarmathy |
Frat(in)o | Gábor Rádóczy Gyarmathy |
Edz(in)o | Mátyás Giricz |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto • ĉefdekoraciisto • kostumdezajnisto |
Ágnes Gyarmathy [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1941 en Budapeŝto kaj mortis la 27-an de aprilo 2023.
Biografio redakti
Ágnes Gyarmathy abiturientis en 1959 en sia naskiĝurbo, poste ŝi estis aktoro en Nacia Teatro (Pécs) inter 1960-1962. Ŝi akiris diplomon en arta altlernejo de Poznań en 1966. Hejmenveninta ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), kie ŝi faris kostumajn kaj dekoraciajn laborojn. Ŝiaj sekvantaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Csokonai (Debrecen) (1968-1972, 1990-1993, 1998-2003)
- denove Nacia Teatro (Szeged) (1972-1978, 1988)
- Teatro de Kecskemét (1979-1981)
- Teatro Jókai (Békéscsaba) (1981-1988)
- Teatro de Nyíregyháza (1993-1998).
Ŝi laboris en gastostatuso ankaŭ en aliaj teatroj, subĉielaj teatroj, eĉ en Pollando, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Orienta Germanio, Sovetunio. Intertempe en 1989 ŝi ekinstruis arta mezlernejo de Nyíregyháza. Ŝi instruas en Universitato de Kaposvár ekde 2003.
En 1973 ŝi edziniĝis, post 2 jaroj ŝi naskis filon. Ŝi ricevis premiojn inter 1981-2004.
Elektitaj teatraj kostumaj-dekoraciaj laboroj redakti
- William Shakespeare: Rikardo la 3-a
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (1977, Szeged)
- Molière: La Mizantropo (Teatro Madách, 1971)
- Gyula Hernádi-Miklós Jancsó: Lumaj ventoj (Budapeŝto, 1971)
- Giuseppe Verdi: Nabucco (2004, Debrecen)
Elektitaj filmaj kostumaj-dekoraciaj laboroj redakti
- Mephisto (1981)
- Micimackó (2005)
- Bubus (2010)
Elektitaj individuaj ekspozicioj redakti
- 1975 Szeged
- 1984 Budapest, Érd, Békéscsaba
- 1994 Nyíregyháza
- 2013 Solymár
Elektitaj individuaj ekspozicioj redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2013-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj kun multe da fotoj[rompita ligilo]