Ágost Schöpf-Merei

hungara kuracisto

Ágost Schöpf-Merei [Agoŝt ŝopf-merei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schöpf-Merei Ágost estis hungara kuracisto pri infanoj, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1835). Lia origina nomo estis Schoepf-Merei, krome menciindas, ke nomformo Schöpf-Mérei estas malĝusta.

Ágost Schöpf-Merei
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1804 (1804-09-24)
en Győr
Morto 12-an de marto 1858 (1858-03-12) (53-jaraĝa)
en Manĉestro
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto
vdr
Memortabulo pri Ágost Schöpf-Merei

Ágost Schöpf-Merei [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1804 en Győr. Li mortis la 12-an de marto 1858 en Manchester.

Biografio redakti

Ágost Schöpf-Merei frekventis universitatojn laŭvice en Vieno, Prago, Padovo, Pavio. Li komencis kuracadi en Vieno en 1832. En 1836 li fondis instituton en Pest (urbo), kiun la granda inundo forviŝis post 2 jaroj. Same tiam en 1836 li ekinstruis en la universitato kiel titulara eksterordinara profesoro. En 1839 li fondis malsanulejon por infanoj. Li frue profitis la metodon: frapeti la korpon dume aŭdadi por konstati eblajn malsanojn. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis armea kuracisto de la itala legio. Post falo de la liberecbatalo li fuĝis al Manchester, kie li fondis porinfanan malsanulejon.

Verkaro (elekto) redakti

  • A mellbetegségek biztosabb megismerése (1842)
  • A gyermekgyógyászat tankönyve (Lernolibro de la infankuracado), (1847) - la unua hungarlingva infankuraca libro
  • On spasm and convulsions of children (1850)
  • Disorders of infantile development and rickets (1855)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti