Ágoston Fischer [Agoŝton fiŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fischer Ágoston estis hungara pastro, kredoinstruisto, vikario.

Ágoston Fischer
Persona informo
Naskonomo Fischer Ágoston
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1863 (1863-08-10)
en Nové Zámky
Morto 6-an de majo 1918 (1918-05-06) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Memorigilo Ágoston Fischer
Okupo
Okupo pastro
vdr
Memortabulo pri Ágoston Fischer

Ágoston Fischer [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1863 en Hungara reĝlando en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio), li mortis la 6-an de majo 1918 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ágoston Fischer lernis komence en sia naskiĝurbo, poste 2 jarojn en seminario de Pozsony, ekde 1879 en seminario de Esztergom. En tiu lasta urbo li studis teologion. Li pastriĝis en 1885. En 1885 li estis kredoinstruisto en Budapeŝto, poste li estis paroĥestro en Ipolyszécsényke. En 1900 li revenis al Budapeŝto, tiutempe li ricevis la rangon papa vikario. En 1912 li aĉetis domon kaj li establis ĝin knaba orfejo, edukejo kun kapelo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Eredeti tudósítás a római zarándokútról (1881) - priskribo pri pilgrimado al Romo
  • Mit tesz a józan felfogás szerint a korral haladni, vagyis korszerûleg mûveltnek lenni? (1885) - premiita studo
  • Jézus Krisztus a papok példaképe (1889) - tradukaĵo
  • A nevelésről (1891)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti