Ágoston Schöfft [Agoŝton ŝoft], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Schöfft József Ágoston Tivadar estis hungara pentristo, vojaĝisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Schoefft, Schofft, Schafft, Scheft.

Lahore (1850)
Ágoston Schöfft
Memportreto de Ágoston Schöfft
Memportreto de Ágoston Schöfft
Persona informo
Naskonomo Schöfft József Ágoston Tivadar
Naskiĝo 1809
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 1888
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono (Britio)
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Ágoston Schöfft: István Széchenyi

Ágoston Schöfft [1] naskiĝis en 1809 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis en 1888 en Londono (Britio).

Biografio redakti

Patro kaj avo de Ágoston Schöfft estis pentristoj, kiuj donis la unuajn desegnolecionojn al la juna Ágoston. Li frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, ekde 1828 li studis en Akademio de Belartoj de Vieno, poste en simila akademio en Munkeno. Li studvojaĝis al Italio, Francio, Svislando. En 1835 li hejmenvenis kaj pentradis portretojn. En la sekva jaro li edziĝis en Bukareŝto. En 1837 ili vojaĝis al Odeso, poste al Bombajo. Dumvoje li pentradis portretojn, ili financis la vojaĝojn. Li vivis en Indio 5 jarojn, li portretis la plej riĉajn maharaĝojn, estrojn, krome li renkontiĝis kun Sándor Kőrösi Csoma. En 1842 li hejmenvenis riĉa kaj li donacis kolektaĵon al Hungara Nacia Muzeo. Li aĉetis palacon en Venecio, establis galeriojn en Parizo kaj Vieno. Iom poste li malriĉiĝis kaj eksedziĝis. Inter 1864-1866 li estis kortega pentristo de Maksimiliano (Meksiko), poste li vojaĝadis en Usono, fine li mortis en Londono malriĉa.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Vieno (1855, 1858)
  • Londono (1858)

Elektitaj portretoj redakti

Elektitaj aliaj pentraĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • strato "Képíró" (=bildoverkisto) en Budapeŝto ricevis tiun nomon pro familio Schöfft

Fontoj redakti

Referencoj redakti