Águas de Março (eo: Akvoj de marto; angle Waters of March) estas bosanovo, kies du tekstajn versiojn same kiel la melodion verkis la brazila komponisto Antonio Carlos Jobim.

Fono redakti

Jobim verkis en 1972 po brazilportugalan kaj anglalingvan kantotekston (laŭenhave deflankiĝan de la portugala originalo) por la sama melodio. En Brazilo sur la suda duonglobo marto signifas aŭtuno, pluvegoj kaj fino („É o fundo do poço, é o fim do caminho, no rosto o desgosto, é um pouco sozinho“), en la angla tamen la printempo sur la norda duonglobo („And the riverbank talks / of the waters of March, it's the promise of life / in your heart in your heart“).[1] Ambaŭ kantotekstoj estas samtempe gravaj poemoj.

La kantoteksto ne rakontas historion, sed montras aron da bildoj kiel kolaĝo; preskaŭ ĉiu frazo komenciĝas per „É …“ („Estas …“), impreso viciĝas post impreso.

En ambaŭ versioj „estas“ bastono, ŝtono, fragmento, grataĵo, roko ktp. En la anglalingva versio mankas indikoj pri specife brazilaj arboj kaj pri la tiea brando („É a garrafa de cana“).

Ambaŭ versioj diras pri la akvo kiel „promeso de la vivo“ kiel pozitiva vizio. La inspiro al Águas de Março devenas de la monato plej pluvoriĉa en Rio-de-Ĵanejro kun siaj subitaj ventegoj kaj pluvegoj kaj superakvegoj.

Teksto kaj muziko aludas impresime la pluvtorentojn, kiuj defluas de la stratdefluilo kaj kuntiras aĵojn kiel la menciitajn bastonojn, ŝtonojn vitrofragmentojn.

Charles A. Perrone, spertulo pri Muziko Populara Brazila (MPB) verkis pri ĉi tiu kanto sian doktortezon, el kiu mallongigita versio aperis en la brazila revuo Letras e Letras da MPB (1988). Li montris sur fontojn kiel la popolmuzika samba-de-matuto kaj la klasika poemo en la antaŭmoderna brazila literaturo.

Sonregistraĵoj redakti

Ekzistas plej variaj sonregistraĵoj de la kanto, pluraj devenas de Jobim mem kaj Elis Regina, aliaj elstaraj registraĵoj devenas de João Gilberto, Nara Leão kaj de Sérgio Mendes. Ankaŭ la japana muzikgrupo Cibo Matto registris la kanton por sia albumo Super Relax (1997) en la portugala. Anglalingvaj versioj devenas interalie de Oscar Castro-Neves kaj Ella Fitzgerald, franclingvan version surdiskigis Georges Moustaki sub la titolo Les Eaŭ de Mars.[2]

Trivialaĵoj redakti

Laŭ enketo de la brazila gazeto Folha de São Paulo el la jaro 2001 pli ol 200 brazilaj ĵurnalistoj, muzikistoj kaj artistoj balotis por Águas de Março kiel plej bona brazila kanto ĉiutempa.

Trinkaĵfirmao Koka-Kolao uzis la kanton por televida reklamo en la mezo de la 1980-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Elma Lia Nascimento: Calling the Tune. En: Brazzil. Septembron de 2001
  2. Georges Moustaki ĉe L'interaute.com"