Ákos László [Akoŝ lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Ákos estis hungara komponisto, muzika instruisto. Lia origina familia nomo estis Lőw.

Ákos László
Persona informo
Naskonomo Lőw Ákos
Naskiĝo la  10-an de novembro 1871(nun 1871-11-10)
en Hungario Nagyenyed (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 1946
en Svislando Zuriko (Svislando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • violonisto • violonisto
vdr

Ákos Lőw [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1871 en Nagyenyed (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Aiud en Rumanio), li mortis la 1946 en Zuriko (Svislando).

Biografio redakti

Ákos Lőw devenis el juda familio, kiu translokiĝis al Szeged en 1873. La juna Ákos en 1888 translokiĝis al Berlino, kie inter 1893-1897 li studis en Reĝa Muzika Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis de:Emanuel Wirth kaj Joseph Joachim. Post siaj studoj li instruis en konservatorio en la sama urbo, krome li komponadis kaj kontribuis en la germanlingva muzika gazetaro. Lia ĉefa muzikilo estis la violono. En nekonata jaro li venis al Svislando (verŝajne pro la nazioj).

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • op. 5 Ungarische Weisen für Violine mit Begleitung des Klaviers oder des Orchesters
  • op. 9 Ungarischer Tanz
  • op. 12 Zigeunerweisen pour violon avec accompagnement de piano
  • Menuette antice für Violine und Klavier
  • Türkischer Marsch

Liaj libroj redakti

  • Aus meiner Heimat (1910)
  • Ungarische Skizzen (1911)

Fontoj redakti

Referencoj redakti