Ákos Pauler
hungara filozofo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio
Ákos Pauler [Akoŝ paŭler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pauler Ákos estis hungara filozofo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (1). Lia avo estis Tivadar Pauler, lia patro estis Gyula Pauler.
Ákos Pauler [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1876 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de junio 1933 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ákos Pauler frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1894-1898, poste li plulernis en Lejpcigo kaj Parizo. Hejmenveninta li ekinstruis ĉefe en Universitato de Budapeŝto. Li estis elektita ankaŭ prezidanto de la filozofia societo. Li ricevis premion en 1930.