Ákos Rózmann [Akoŝ rOzman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rózmann Ákos estis hungara-sveda komponisto, orgenisto.

Ákos Rózmann
Ákos Rózmann
Ákos Rózmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1939 (1939-07-16)
en Budapeŝto
Morto 12-an de aŭgusto 2005 (2005-08-12) (66-jaraĝa)
en Trångsund
Mortokialo kancero
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Reĝa Muzikaltlernejo ĉe Stokholmo • Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo orgenistokomponisto
vdr

Ákos Rózmann [1] naskiĝis la 16-an de julio 1939 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de aŭgusto 2005 en Stokholmo.

Memortabulo pri Ákos Rózmann

Biografio redakti

Ákos Rózmann frekventis muziklernejon (nuntempa konservatorio) inter 1957-1961 en sia naskiĝurbo, lia ĉefinstruisto estis Rezső Sugár. Li akiris 2 diplomojn pri komponado kaj orgenludo en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1966. Liaj plej gravaj instruistoj estis Endre Szervánszky kaj Sebestyén Pécsi. Post siaj studoj li instruis en filio de la altlernejo en Szeged. En la malfruaj 1960-aj jaroj li ankaŭ komponadis filmajn muzikojn. En 1971 li ricevis stipendion por plulerni en Muzika Altlernejo de Stokholmo de en:Ingvar Lidholm. Li eklernis la elektronikan muzikon, en 1976 tia komponaĵo atingis la trian lokon. Li neniam hejmenvenis, sed restis en Stokholmo kaj edziĝis al svedino. Li ne nur komponadis, sed ankaŭ orgenis en preĝejoj. Li establis ankaŭ propran studion. Li mortis pro kancero.

Elektitaj koncertoj redakti

  • Stokholmo (1978, 1988, 1990, 2001)

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Improvvisazione (por piano kaj transversa fluto, 1971)
  • Bilder inför drömmen och döden (1978)
  • Tolv stationer (1978)
  • Rytmer och melodier (1987)
  • De två, med tre instrument (1997)
  • Det gråa blocket, Orgelstycke nr III/a (lia lasta verko, 2005)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2008)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-06-24. Alirita 2019-06-24.