Ánanda Ĉómarasvami

Ananda Kentiŝ Muthu Ĉómarasvami (en tamila: ஆனந்த குமாரசுவாமி, Ānanda Kentiś Muthū Kumāraswāmī; en sinhala: ආනන්ද කුමාරස්වාමි; 22a de aŭgusto 1877 − 9a de septembro 1947) estis srilanka tamila metafizikisto, pionira historiisto kaj filozofo de Hindia arto kiu estis frua interpretisto de Hindia kulturo al Okcidento.[1] Partikulare, li estis priskribita kiel "elrompa teoriulo kiu estis ĉefa responsulo pri la enkonduko de la arto de antikva Hindio al Okcidento."[2]

Ánanda Ĉómarasvami
Persona informo
ஆனந்த குமாரசுவாமி
Naskonomo Ananda Kentish Coomaraswamy
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1877 (1877-08-22)
en Kolombo
Morto 9-an de septembro 1947 (1947-09-09) (70-jaraĝa)
en Needham
Religio hinduismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Britia Cejlono vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono • Wycliffe College vd
Familio
Edz(in)o Ethel Mary Partridge • Ratan Devi • Stella Bloch vd
Infanoj Rama Coomaraswamy vd
Profesio
Okupo arthistoriisto • filozofo • mitologo • verkisto vd
Laborkampo estetiko vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Coomaraswamy faris gravajn kontribuojn al la filozofio de arto, literaturo, kaj religio. En Srilanko, li aplikis la instruojn de William Morris al la srilanka kulturo kaj, kun sia edzino Ethel, produktis elrompan studon de srilankaj metiartoj kaj kulturo. Dume en Barato, li estis parto de la literatura cirklo ĉirkaŭ Rabindranath Tagore, kaj li kontribuis al la movado "Sŭadeŝi", nome frua fazo de la lukto por la sendependigo de Hindio.[3] En la 1920-aj jaroj, li faris pionirajn malkovrojn en la historio de la hindia arto, partikulare pri kelkaj distingoj inter la pentrarto de Rajputoj kaj de Mogoloj, kaj publikigis sian libron Rajput Painting. Samtempe li amasigis senegalan kolekton de Rajputaj kaj Mogolaj pentraĵoj, kiujn li portis kun li al la Muzeo de Belartoj, Bostono, kiam li aliĝis al ties kuratora stabanaro en 1917.

Tra 1932, el sia bazo en Bostono, li produktis du tipojn de publikaĵoj: brila fakulaĵaro en sia kuratora kampo sed ankaŭ graciaj enkondukoj al hindio kaj azia artoj kaj kulturoj, tipigitaj en la The Dance of Shiva, kolekto de eseoj kiuj restas presotaj ĝis nun. Tre influita de René Guénon, li iĝis unu el la fondintoj de la Tradiciisma Skolo. Liaj libroj kaj eseoj pri arto kaj kulturo, simbolismo kaj metafiziko, skribadarto, folkloro kaj mito, kaj aliaj temoj, proponas rimarkindan edukon al la legantoj kiuj akceptas la defiojn de interkultura perspektivo kaj insisto al revenigo al fontoj en multaj tradicioj. Li iam notis, "Mi fakte pensas en terminoj orientaj kaj kristanaj — greka, latina, sanskrita, palia, kaj je ioma etendo persa kaj ĉina."[4]

Referencoj redakti

  1. Murray Fowler, "In Memoriam: Ananda Kentish Coomaraswamy", Artibus Asiae, Vol. 10, No. 3 (1947), pp. 241-244
  2. MFA: South Asian Art. Arkivita el la originalo la 15an de junio 2010 en Wayback Machine
  3. Antliff, Allan. (2001) Anarchist Modernism : Art, Politics, and the First American Avant-Garde. Ĉikago: University of Chicago Press, p. 129. ISBN 9780226021041.
  4. Anand Coomaraswamy A Pen Sketch By - Dr. Rama P. Coomaraswamy. Arkivita el la originalo je 20a de aprilo 2008. Alirita 21a de novembro 2007.