Ángel CRESPO Pérez de Madrid, (Ciudad Real, 18-a de julio de 1926 - Barcelono, 12-a de decembro de 1995) Poeto, eseisto, tradukisto kaj artokritikisto hispana.

Ángel Crespo
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1926 (1926-07-18)
en Ciudad Real
Morto 12-an de decembro 1995 (1995-12-12) (69-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakatalunaitala vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo advokato • poeto • universitata instruisto • tradukisto • literaturkritikisto vd
Laborkampo literaturopoezio • translation into Spanish • translations from Italian • literatura kritiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La patro estis funkciulo kaj la patrino terposedanto pro kio ili veturis ofte el la provinco ĉefurbo al vilaĝo Alcolea de Calatrava kie estis la bienoj. La kontakto kun naturo influis lin. Dum la Hispana Enlanda Milito li lernis la francan kaj legis porjunulan literaturon kiel Salgari, Verne kaj Rice Burroughs. Krome li legis klasikojn kaj kastiliajn kaj latinajn kaj inter liaj favorataj verkistoj troviĝas Rubén Darío, Gonzalo de Berceo, Espronceda kaj la Duko de Rivas. Post mezlernejo en 1943 transiras al Madrido por studi juron anstataŭ beletrojn, kion li deziras. En Madrido li malkovras la Postismon kiam oni publikigis ties unuan Manifeston, en 1945, kaj eniras en rilatoj kun ties fondintoj nome Eduardo Chicharro, Carlos Edmundo de Ory kaj Silvano Sernesi. Post fini la universitatajn studojn, li plenumas la militservon en Maroko, kio influas lin. Dume li legas plue klasikulojn kaj eniras en la arta medio.

Poste li retiriĝas al vilaĝo por prepari ekzamenojn. En 1950 li eklaboras kiel advokato en Madrido kaj publikigas sian unuan libron. Poste li kunfondis la revuon de poezio El pájaro de paja (la pajla birdo, 1950-1954) kaj poste li sola, en 1951, fondis kaj redaktoris la revuon Deucalión (1951-1953). En la 1950-aj jaroj publikis multan poezion, eseojn, geedziĝis, patriĝis, separiĝis, veturis al Portugalio kaj de tiam tradukos verkojn de Fernando Pessoa. En la 1960-aj jaroj kliniĝis al realismo, ankaŭ influata de sia politika engaĝigo, alproksimiĝis ankaŭ al brazilaj kulturo kaj poezio, kaj veturo kun sia nova partnerino al Italio apartigis lin iome el la advokata profesio kaj politika engaĝigo.

Fine de la 1960-aj jaroj translokiĝis al Portoriko kie profesoris, kaj de kie revenos al Hispanio dum la 1980-aj jaroj, nur post la definitiva restarigo de la demokratio. Poste profesoros en Madrido kaj Barcelono eĉ kiel emerito kaj plue vizitos vilaĝon por resyti ĉe la naturo.

Verkaro redakti

Poezio redakti

  • Una lengua emerge, Ciudad Real, Instituto de Estudios Manchegos, 1950.
  • Quedan señales, Madrid, Nebli, 1952.
  • La pintura, Madrid, Ágora, 1955.
  • Todo está vivo, Madrid., Ágora, 1956.
  • La cesta y el río, Madrid, Lazarillo, 1957.
  • Junio feliz, Madrid., Col. Adonais, 1959.
  • Oda a Nanda Papiri, Cuenca, La piedra que habla, 1959.
  • Antología poética, Valencia: Verbo, 1960.
  • Puerta clavada, Montevideo, Caballo de mar, 1961.
  • Suma y sigue (1958-1960), Barcelona, Colliure, 1962.
  • Cartas desde un pozo (1957-1963), Santander, La isla de los ratones, 1964.
  • No sé como decirlo, Carboneras de Guadazaón, El toro de barro, 1965.
  • Docena florentina, Madrid, Poesía para todos, 1966.
  • En medio del camino (Poesía 1949-1970), Barcelona, Seix Barral, 1971 (Kompleta poemaro).
  • Claro: oscuro, Zaragoza, Porvivir Independiente, 1978.
  • Colección de climas, Sevilla, Aldebarán, 1978.
  • Con el tiempo, contra el tiempo, Carboneras de Guadazaón: El Toro de Barro, 1978.
  • La invisible luz, Carboneras de Guadazaón: El Toro de Barro, 1981.
  • Donde no crece el aire, Sevilla, Vasija, 1981.
  • El aire es de los dioses, Zaragoza, Olifante, 1982.
  • El bosque transparente (Poesía 1971-1981), Barcelona, Seix Barral, 1983.
  • Parnaso confidencial, Jerez, Arenal, 1984.
  • Antología poética, Venecia, Libreria Editrice Cafoscarina, 1984.
  • El ave en su aire (1975-1984), Barcelona: Plaza y Janés, 1985.
  • Primeras poesías (1942-1949), Ciudad Real, Biblioteca de Autores y Temas Manchegos, 1993.
  • Iniciación a la sombra, Madrid, Hiperión, 1996.
  • Poesía, Valladolid, Fundación Jorge Guillén, 1996 (3 vol.).
  • Poemas en prosa (1965-1994), Tarragona, Igitur, 1998 (Edic. de Pilar Gómez Bedate. Prologo de Carlos Edmundo de Ory).
  • Oculta transparencia (Antología poética 1950-1959), Ediciones el Toro de Barro 2000, prologo de Toni Montesinos.
  • La realidad entera. Antología poética (1949-1995). Barcelona: Círculo de lectores, 2005.
  • Antología poética (1949-1995). Barcelona, Cátedra, Letras hispánicas, 2009.

Esearo redakti

  • Aspectos estructurales de El moro expósito, del Duque de Rivas. Upsala: Upsaliensis Academiae, 1973.
  • Juan Ramón Jiménez y la pintura San Juan de Puerto Rico: Editorial Universitaria, 1974.
  • Dante y su obra, Barcelona: Dopesa, 1979; Acantilado, 1999.
  • Estudios sobre Pessoa, Barcelona: Bruguera, 1984.
  • Dante, Barcelona: Barcanova, 1985.
  • El Duque de Rivas, Gijón: Júcar, 1986.
  • Lisboa, Barcelona: Destino, 1987.
  • Las cenizas de la flor Gijón: Júcar, 1987.
  • La vida plural de Fernando Pessoa, Barcelona: Seix-Barral, 1988. Biografio de la potugala poeto tradukita al germana, neerlanda, portugala kaj itala.

Tradukoj redakti

  • Fernando Pessoa, Poemas de Alberto Caeiro, Madrid: Adonais, 1957.
  • João Guimarães Rosa, Gran Sertón: veredas. Barcelona: Seix-Barral, 1963.
  • Antología de la nueva poesía portuguesa, Madrid, Rialp, 1961.
  • Ocho poetas brasileños, Carboneras de Guadazón: El toro de barro.
  • Junichiro Tanizaki, Cuentos crueles, Barcelona: Seix-Barral, 1968, retraduko el angla.
  • Dante Alighieri, Inferno, Barcelona: Seix-Barral, 1973.
  • Antología de poesía brasileña, Barcelona: Seix-Barral, 1973.
  • Dante Alighieri, Purgatorio, Barcelona: Seix-Barral, 1976.
  • La poesía latina clásica (eseo kaj versioj de Lucilio, Lukrecio, Katulo, Vergilio, Horacio, Ovidio ktp.), Barcelona: Ediciones B, 1988.
  • Dinis Machado, Lo que dice Molero, Madrid: Alfaguara, 1981.
  • Dante Alighieri, Divina comedia, Barcelona: Círculo de lectores, 1981.
  • Fernando Pessoa, El poeta es un fingidor (antología poética), Madrid: Espasa Calpe, 1982.
  • Antología de la poesía portuguesa contemporánea, Madrid: Júcar, 1982.
  • Francesco Petrarca, Cancionero, Barcelona: Burguera, 1988.
  • Turoldo, Cantar de Roldán, Barcelona: Seix-Barral, 1983.
  • Fernando Pessoa, Libro del desasosiego, Barcelona: Seix-Barral, 1984.
  • Giacomo Casanova, Memorias de España, Barcelona: Planeta, 1986.
  • Fernando Pessoa, El regreso de los dioses, Barcelona: Seix-barral, 1986.
  • Antonio Osorio, Antología poética, Zaragoza, Olifante, 1986.
  • Fernando Pessoa, Cartas de amor a Ofelia, Barcelona: Ediciones B, 1988.
  • Fernando Pessoa, Fausto, Madrid: Tecnos, 1989.