Árpád Bellyei [bejei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bellyei Árpád estas hungara kuracisto, profesoro, ortopedo.

Árpád Bellyei
Árpád Bellyei. 2002
Árpád Bellyei. 2002
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1942 (1942-11-13) (81-jaraĝa)
en Berehove
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Medical University of Pécs
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Árpád Bellyei [1][rompita ligilo] naskiĝis en 1942 en Hungara reĝlando en Beregszász (nuntempa Berehove en Ukrainio).

Biografio redakti

La familio Bellyei translokiĝis al rest-Hungario post la 2-a mondmilito. La juna Árpád frekventis gimnazion en Kaposvár, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Pécs en 1966, fine li akiria fakdiplomon pri ortopedio. Post siaj studoj li laboris li daŭre instruas-kuracadas en la menciita universitato. Li doktoriĝis (DSc) en 1991 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis klinikestro inter 1989-2007. Li estis lasta rektoro de la universitato inter 1997 kaj 2000, ĉar poste la universitatoj en Pécs unuiĝis. Post la emeritiĝo li restis samloke kiel emerita profesoro. Li ricevis premiojn ekde 1973. Li olupiĝis precipe pri la infana ortopedio.

Fontoj redakti