DÉKÁNI Árpád (de:ka"ni) estis hungara industriartisto, desegninstruisto naskita en Alsójára la 11-an de aprilo 1861 kaj mortinta en Borbánd en 1935.

Kariero redakti

Árpád Dékáni havigis diplomon de desegninstruisto en 1885 en Budapeŝto. De 1885 li estis instruisto en la reformita gimnazio de Kiskunhalas. De 1906 li instruis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en Budapeŝto, poste en la gimnazio de Újpest. En jaroj 1893–94 li redaktis la ĵurnalon Kiskunhalas. Post sia pensiuliĝo en 1915 li translokiĝis al Borbánd. Li projektis la desegnaĵojn pri puntoj, kiujn faris Mária Markovits kaj kiuj ankaŭ eksterlande fariĝis rapide favoritaj: dum mondekspozicioj en 1904 en Saint-Louis, en 1906 en Milano gajnis Grand Prix. Li organizis puntkudrajn kursojn al la peto de ministerio pri religio kaj publikedukado. Tiel ekiĝis la hungara ĉedoma industria movado.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon