Árpád Fasang (pli aĝa)

Árpád Fasang [faŝang], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fasang Árpád estis hungara komponisto, korusestro, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Lia filo estis Árpád Fasang (pli juna).

Árpád Fasang
Persona informo
Naskiĝo la  30-an de junio 1912(nun 1912-06-30)
en Krakovo (Aŭstrio-Hungario)
Morto 12-an de marto 2001 (2001-03-12)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano Árpád Fasang (pli juna)
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Árpád Fasang [1] naskiĝis la 30-an de junio 1912 en Krakovo (Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Pollando), li mortis la 12-an de marto 2001 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Árpád Fasang akiris pedagogian kaj dirigentan diplomojn en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1939. Liaj plej gravaj instruistoj estis Albert Siklós kaj Jenő Ádám. Jam dum la studjaroj inter 1931 kaj 1941 li instruis en bazlernejo en Orosháza, poste pli ol jardekon en pedagogiaj institutoj en Szarvas, respektive en Sopron. En la lasta urbo li fondis koruson en 1948. En la jaroj 1953 kaj 1954 li estis muziklernejestro de Győr, poste li havis postenon en la eduka ministerio 4 jarojn. Inter 1958-1972 li estis muziklernejestro en Budapeŝto, sed inter 1959 kaj 1963 li prelegis ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li estis korusestro en Orosháza (1934–1938) kaj Csepel (1958–1969). Li estis iniciatoro de popolkanta movado "Röpülj, páva". Li ricevis premiojn inter 1953 – 1985.

Elektitaj libroj redakti

  • Jegyzet az ELTE népművelési szak "Zenei kultúra" tárgyához (studenta lernolibro, 1965)
  • Ének-zene (lernolibro, 1971)
  • Esztétika. Zeneművészeti ismeretek (1979)
  • Bartók Béla Békés megyei gyűjtései. 260 népdal (1981)

Elektitaj komponaĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • en Csepel (distrikto) muziklernejo portis la nomon Fasang Árpád en 2002, samtempe memortabulo estis metita

Fontoj redakti

Referencoj redakti