Árpád Kiss (kemiisto, 1889)

Árpád Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Árpád estis hungara kemiisto, profesoro, botanikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1954).

Árpád Kiss
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1889 (1889-09-16)
en Sárospatak
Morto 10-an de novembro 1968 (1968-11-10) (79-jaraĝa)
en Szeged
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Sárospatak Reformed College • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kemiistobotanikisto
vdr

Árpád Kiss [1] naskiĝis la 16-an de septembro 1889 en Sárospatak. Li mortis la 10-an de novembro 1968 en Szeged.

Biografio redakti

Árpád Kiss frekventis kolegion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon kaj doktoriĝon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1913. Li jam pli frue ekde 1912 li laboris en la universitata instituto. Dum la 1-a mondmilito li batalis en Rusio, kie li iĝis militkaptito, sed li tamen havis eblecon esplori en Siberio. En 1920 li hejmenvenis kaj li plulaboris kaj instruis en la instituto. Inter 1921 kaj 1924 li instruis en Leiden, poste ĝis la pensiuliĝo en 1961 li estis publika ordinara profesoro (ekde 1949 ankaŭ katedrestro) en Scienca Universitato Ferenc József. Li estis nomumita dekano en la studjaroj 1931, 1938, 1941, 1952, rektoro en la studjaro 1954. Li okupiĝis ankaŭ pri botaniko. Li ricevis premio Kossuth en 1955, krome hungaran kaj sovetian premiojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A radioactivitas jelenségeinek tárgyalása chemiai szempontból. (1911)
  • Über die Neutralsalzwirkung bei Ionreaktionen. (1927) - kunaŭtoro
  • Zur Lichtabsorption der Kobaltrhodanidlösungen I–II. (1940–1941) - kunaŭtoro
  • Általános kémia. (Ĝenerala kemio), (1950)
  • Theorie der Lichtabsorption. (1958)
  • Über die Lichtabsorption von Cyanokomplexen der Übergangselemente. (1964) - kunaŭtoro

Fontoj redakti