Árpád Kosztolányi

Árpád Kosztolányi [kostolAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kosztolányi Árpád estis hungara gimnazia instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nemeskosztolányi, felsőlehotai kaj alsólehotai. Li estis patro de Dezső Kosztolányi.

Árpád Kosztolányi
Árpád Kosztolányi
Árpád Kosztolányi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1859 (1859-01-11)
en Subotica
Morto 3-an de decembro 1926 (1926-12-03) (67-jaraĝa)
en Subotica
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Familio
Infano Dezső Kosztolányi
Okupo
Okupo edukistoverkisto
vdr

Árpád Kosztolányi[1] naskiĝis la 11-an de januaro 1859 en Szabadka (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando (nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 3-an de decembro 1926 en Subotica (Serbio).

Biografio redakti

Árpád Kosztolányi maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, ankaŭ en universitato en Berlino. Li ekhavis pedagogian diplomon en 1881, poste li estis asistanto de Loránd Eötvös. Inter 1883 kaj 1901 li instruis matematikon kaj fizikon en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li estis gimnaziestro ĝis la emeritiĝo. Li ofte kontribuis artikolojn pri fiziko kaj matematiko, eĉ poemojn, novelojn en la gazetoj. Depost Traktato de Trianon li devis lerni serbe.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szappanléhártyák, 1880.
  • Folyadékhártyák mint mechanikai tételek bizonyítékai, 1881.
  • A percentszámolás tanításának módszere, 1889.
  • A kamatszámolás reformterve, 1897.

Fontoj redakti

Referencoj redakti