Árpád Macskásy [maĉkAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Macskásy Árpád estis hungara inĝeniero, profesoro.

Árpád Macskásy
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1904 (1904-02-29)
en Csurgó
Morto 24-an de julio 1977 (1977-07-24) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Memorigilo Árpád Macskásy
Familio
Patro Zoltán Macskásy
Parencoj László Bánhidi
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Árpád Macskásy [1] naskiĝis la 29-an de februaro 1904 en Csurgó. Li mortis la 24-an de julio 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Árpád Macskásy akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1928. Post siaj studoj li laboris en diversaj firmaoj, ĉefe en fabriko en Beogrado. Inter 1934 kaj 1948 li havis propran firmaon en Budapeŝto, poste pro la ŝtatiĝo li devis labori en ŝtataj postenoj. En 1950 en la ĵus menciita universitato li establis novan katedron kiel docento, ekde la sekva jaro li estis katedrestro ĝis la pensiuliĝo en 1974. Okazis interrompo inter 1963–1965, ĉar li ankaŭ en Universitato Dresdeno li establis similan katedron kaj li ankaŭ instruis. Li okupiĝis pri hejtado, malhejtado, aerumado de konstruaĵoj. Pri tio li mem inventis la hungaran esprimon "épületgépészet" (konstruaĵo-mekaniko). En 1971 li ricevis francan premion, pli frue kaj poste ankaŭ po unu hungarajn premiojn.

 
Memortabulo pri Árpád Macskásy

En 1952 li kandidatiĝis, en 1964 li doktoriĝis, post 2 jaroj li denove doktoriĝis en Dresdeno. Li havis edzinon, kiu naskis filinon, krome estis edukita ankaŭ filo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az építészet néhány fűtéstechnikai vonatkozása (1945)
  • Központi fűtés I–II. (1952, 1955) - studenta lernolibro
  • Über einige Frage der in der Aussenwand untergebrachten Paneelheizung (1957)
  • Nagy csarnokok sugárzó fűtése (1963) - disertaĵo
  • Központi fűtés II. (1978)
  • Sugárzó fűtések (1985) - studenta lernolibro

Memorigiloj redakti

  • memortabulo (1994) kaj busto (2000) en Budapeŝto busto 2008
  • memortabulo en Csurgó (2007)
  • premio fondita en 1994

Fontoj redakti