Ásiyih Khánum, Navváb

Ásíyih Khánum (1820-1886), poste kaj pli vaste konata per sia titolo Navváb, estis la unua kaj plej konata edzino de Baháʼu'lláh (1817-1892), la profeto fondinto de la Bahaa Kredo. Ŝi estis la filino de persa nobelo, Mírzá Ismá'íl-i-Vazír. La dato de ŝia naskiĝo ne estas konata, tamen estis verŝajne iam en 1820.

Ásiyih Khánum, Navváb
Persona informo
Naskiĝo 1820
Morto 1886
en Akko
Tombo Ĥajfo vd
Religio Bahaa Kredo • Baháʼí Faith by country vd
Familio
Edz(in)o Baháʼu'lláh vd
Infanoj Mírzá MihdíʻAbdu'l-BaháBahiyyih Khanum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi kaj Baháʼu'lláh geedziĝis iam inter la 24-a de septembro kaj la 22-a de oktobro 1835 en Teherano kaj ŝi naskis sep el Liaj infanoj, el kiuj nur tri plenkreskis :

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».
  1. ʻAbdu'l-Bahá (1844-1921).
  2. Bahíyyih Khánum (1846-1932).
  3. Mírzá Mihdí (1848-1870).
  4. Ṣádiq, kiu mortis 3-4-jaraĝa.
  5. ʻAlí Muḥammad, kiu mortis 7jaraĝa en Mázindarán.
  6. ʻAlí Muḥammad, kiu naskiĝis kaj mortis 2-jaraĝa en Bagdado (Baghdád).
  7. ?

Ŝi ricevis la titolon Navváb de Baháʼu'lláh, Kiu ankaŭ nomis ŝin la "Plej Ekzaltita Folio" kaj deklaris, ke ŝi estas Lia "eterna edzino en ĉiuj mondoj de Dio". Kiam la familio luis, kaj poste akiris la Domegon de Bahjí, ŝi restis en la Domo de 'Abbúd, eble por certigi apartiĝon inter la du edzinoj de Baháʼu'lláh. Ŝi mortis dum 1886 en Akko (ʻAkká). Ŝiaj fizikaj restaĵoj estis translokitaj de Shoghi Effendi en decembro 1939 al nova tombo, kune kun ŝia plej juna filo Mirzá Mihdí en la Monumento-Ĝardenoj bahaaj malsupre de la Bahaa Arko, sur la deklivo de la Monto Karmel en Ĥajfo.