Élisabeth Vigée Le Brun

Élisabeth Vigée Le Brun (Marie Élisabeth Louise; naskiĝis la  16-an de aprilo 1755(nun 1755-04-16) en Parizo, mortis la 30-an de marto 1842 en Parizo) estis franca pentristino. Ŝi estas la plej grava pentristino de la 18-a jarcento. Ŝia stilo estas konsiderata kiel Rokoko kun interesiĝo pri Novklasikismo. Kelkfoje, ŝia nomo estas literumita Vigée-Lebrun. Ŝia pranepo estis Lajos Latkóczy.

Élisabeth Vigée Le Brun
Memportreto kun pajla ĉapelo, 1782
Memportreto kun pajla ĉapelo, 1782
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1755 (1755-04-16)
en Parizo
Morto 30-an de marto 1842 (1842-03-30) (86-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Louveciennes
Lingvoj franca
Loĝloko LouveciennesPapa ŜtatoVienoSankt-PeterburgoParizoSvislando
Ŝtataneco Francio
Subskribo Élisabeth Vigée Le Brun
Memorigilo Élisabeth Vigée Le Brun
Familio
Patro Louis Vigée
Patrino Jeanne Maissin
Frat(in)o Étienne Vigée
Edz(in)o Jean-Baptiste Le Brun
Infano Julie Le Brun
Parencoj Eugénie Tripier-Le Franc
Okupo
Okupo pentristo • salonestrino • verkistoartisto
Verkoj Marie Antoinette with a Rose
Marie Antoinette and Her Children
Portreto de Baronino de Crussol
vdr

Biografio redakti

Ŝi pentris pli ol 30 portretoj de Marie-Antoinette en daŭro de ses jaroj. Ŝi estis akceptita kiel membro de la "Académie Royale de Peinture et de Sculpture" (Reĝa Akademio pri Pentrado kaj Skulpturo) en 1783. Ŝi forlasis Francion post aresto de la reĝa familio dum la Franca revolucio. Ŝi vivis kaj laboris en Italio, Aŭstrio, kaj Rusio. Ŝia verko ricevis aprezon de la recenzo en Romo. Ŝi estis elektita en la roma "Accademia di San Luca". En Rusio, ŝi pentris multajn portretojn de aristokratoj inkluzive de la familio de Katerina la Granda. Ŝi estis farita membro de la "Akademio de Fajnaj Artoj" de Sankt-Peterburgo.

Vigée Le Brun reiris al Francio dum la regno de Imperiestro Napoleono la 1-a. Ŝia rilato kun la nova reĝimo ne estis tute harmonia. Antaŭ ĉio, ŝi estis reĝisto kaj antaŭa portretisto de Marie-Antoinette. Ŝi vizitis Anglion kaj pentris portretojn de famuloj inkluzive de Lord Byron. En 1807 ŝi vojaĝis al Svislando kie ŝi estis farita honora membro de la "Société pour l'Avancement des Beaux-Arts" de Ĝenevo. Ŝi publikigis siajn memoraĵojn en 1835 kaj 1837. Ŝi vivis en Parizo, kaj mortis tie la 30-an de marto 1842. Vigée Le Brun postlasis 660 portretojn kaj 200 pejzaĝojn.

Bildgalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Louise Élisabeth Vigée Le Brun en la baza angla Vikipedio.