Émigré (france [emigʁe]) estas persono kiu "elmigris", ofte kun konotacio de politika aŭ socia mem-ekzilo. La vorto estas la pasinta participo de la franclingva verbo émigrer "'migri".

Dum elmigrantoj ŝajne elektis lasi unu lokon kaj iĝi enmigrintoj en diferenca loko, kutime sen esperi reveno, émigrés vidan ekzilon kiel provizora solvo devigitaj al tiu pro politikaj cirkonstancoj. Cirkloj de émigré ofte levas suspektojn kiel naskogrunda tereno por puĉoj kaj kiel kontraŭ-revoluciuloj. Male la termino ekzilito restas neutrala sen negativaj konotacioj.

Ĉiukaze laŭlonge de la historio kaj laŭlonge de la diversaj historiaj cirkonstancoj la konsidero pri tiu termino kaj pri la personoj al kiuj oni povas atribui diferencas. Ekzemple oni povasparoli pri la francaj Hugenotoj, émigrés dum la Usona Milito de Sendependiĝo, la Franca Revolucio, la Rusa Revolucio, revenintoj post sendependiĝo de koloniaj landoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti