Marie Émile Fayolle (14a de Majo 1852 – 27a de Aŭgusto 1928) estis Marŝalo de Francio.

Émile Fayolle
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1852 (1852-05-14)
en Le Puy-en-Velay
Morto 27-an de aŭgusto 1928 (1928-08-27) (76-jaraĝa)
en Parizo
Tombo volbo de registoj
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Memorigilo Émile Fayolle
Okupo
Okupo militisto
vdr

En 1916, Fayolle ricevis la komandon de la Sesa Armeo, kiun li komandis en la Batalo ĉe la Somme, sub la komando de Ferdinand Foch. Prepare al la atako en Somme, la Franca Sesa Armeo sub Fayolle atakus per 8 divizioj, forto malpliigita kompare al la originalaj 40 divizioj pro la franca necesoj en Verdun.[1] Dum la atako, Fayolle sukcese uzis kombinon de artileriaj kaj infanteriaj taktikoj por repeli la malpli bone defenditajn germanojn reen laŭ 8-mejllonga segmento de lia fronto.[2] En Aŭgusto, dum la Batalo ĉe la Somme pluis, la Generalo Foch, komandanto de la francaj fortoj en la Somme, vizitis la britan generalon Haig en Val Vion. Foch nomumis Fayolle, unu el la plej sukcesaj armekomandantoj de Julio, por lukti kun la britaj fortoj inter ties dekstra flanko kaj la norda bordo de la rivero Somme.[3] Dum la brit-franca atako de Somme el la 1a de Aŭgusto al la 12a de Septembro, Fayolle decidis sen konsulti kun la alta komando ke liaj trupoj estis tro lacaj por lanĉi gravan ofensivon. Li poste malpliigis la partoprenon de siaj trupoj en la batalo al la 1a divizio. La britoj perdis gravan francan subtenon en sia dekstra flanko dum sia ofensivo.[4] En Oktobro, francaj fortoj estritaj de Fayolle antaŭeniris preskaŭ ĝis Sailly Saillisol sukcese uzante la sistemon kombinan de artilerio-barilo.[5]

Notoj redakti

  1. Gilbert, Martin (2006). The Somme: Heroism and Horror in the First World War. New York: Henry Holt and Company. p. 49. ISBN 0-8050-8127-5.
  2. Gilbert, Martin (2006). The Somme: Heroism and Horror in the First World War. New York: Henry Holt and Company. p. 86. ISBN 0-8050-8127-5.
  3. Gilbert, Martin (2006). The Somme: Heroism and Horror in the First World War. New York: Henry Holt and Company. p. 144. ISBN 0-8050-8127-5.
  4. Prior, Wilson, Robin, Trevor (2005). The Somme. New Haven and London: Yale University Press. p. 164. ISBN 0-300-11963-1.
  5. Gilbert, Martin (2006). The Somme: Heroism and Horror in the First World War. New York: Henry Holt and Company. p. 209. ISBN 0-8050-8127-5.