Émile Schuffenecker

Émile SCHUFFENECKER (8a de decembro 1851 – 31a de julio 1934) estis franca postimpresionisma artisto, pentristo, artinstruisto kaj artokolektanto. Amiko de Paul Gauguin kaj Odilon Redon, kaj unu el la unuaj kolektantoj de verkoj de Vincent van Gogh, Schuffenecker ludis gravan rolon en la establado de la Ekspozicio Volpini, en 1889. Lia propra verkaro, tamen, estis iom forgesita post lia morto — kaj eĉ pli malbone pro gazetarkampanjoj ekde la 1920-aj jaroj antaŭen, kiuj distrumpetis la aferon ke Schuffenecker estas suspektita imitanto (artofalsisto) de la verkaro de siatempaj artistoj, inter kiuj, ĉefe Van Gogh. Tamen ankoraŭ ne estis certigita ĉu li produktis aŭ ne produktis falsaĵojn. Dume, serioza esplorado fare de fakuloj almenaŭ havigis la bazon por historia alproksimiĝo al la vivo kaj verkaro de Schuffenecker.

Émile Schuffenecker
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1851 (1851-12-08)
en Fresne-Saint-Mamès
Morto 31-an de julio 1934 (1934-07-31) (82-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Académie Colarossi
Familio
Frat(in)o Amédée Schuffenecker
Infanoj 2
Parencoj Jacques Schuffenecker
Okupo
Okupo artkolektanto • pentristo • art forger
Verkoj Q17493778
Q17495134
Q17495821
vdr

En 1880, Schuffenecker edziĝis al sia kuzino, Louise Lançon (1860-); ilia filino Jeanne naskiĝis en 1882, ilia filo Paul en 1884. En tiuj jaroj, tamen, la ekonomia situacio malaltiĝis. Ĉirkaŭ 1880, kaj Schuffenecker kaj lia amiko Gauguin evidente estis enspezante sufiĉe da mono por lasi sian komerciston Bertin - ĝuste antaŭ ekonomia krizo. Gauguin decidis iĝi sendependa artisto, dum Schuffenecker iĝis instruisto.

Paul Gauguin, La familio Schuffenecker (1889), Musée d'Orsay. Analizo de tiu pentraĵo sugestis tensiojn inter la geedzoj Schuffenecker, kiuj finfine disiĝis.

Multo oni diris pri la pentraĵo de Gauguin nome "le bon Schuff" kaj lia familio, pentrita komence de 1889 en la studio de Schuffenecker, tuj post la reveno de Gauguin el Arles: por kelkaj per analizo de la pentraĵo de Gauguin, oni povas kompreni, ke la personaj rilatoj de la paro estas klare konsiderataj kiel malfacilaj. Ekde la reveno de Gauguin el Danio, en 1885, li estis estinta bonvene resti ĉe Schuffenecker, sed tuj post sia reveno el Bretonio en 1890, Gauguin devis serĉi hejmon aliloke. Onidiroj (plej probable komencitaj de Émile Bernard) disvastigis, ke Schuffenecker estis perfidita de sia edzino, kaj dum jaroj, li apartiĝis el sia familio, ĝis en 1899, lia edzino postulis divorcon kaj ricevis la rajton zorgi la gefilojn.

Bibliografio redakti

  • Boudot-Lamotte, Maurice: Le peintre et collectionneur Claude-Emile Schuffenecker (1851-1934), L'Amour de l'Art XVII/8, October 1936, pp. 284
  • Puget, Catherine, & Grossvogel, Jill-Elyse: Emile Schuffenecker 1851-1934, Musée de Pont-Aven & (Saint-Germain-en-Laye,) Musée Maurice Denis "Le Prieuré", 1996 ISBN 2-910128-08-3 [1]
  • Grossvogel, Jill-Elyse: Claude-Emile Schuffenecker, Catalogue raisonné, volume I, Alan Wofsky Fine Arts, San Francisco, 2000 ISBN 1-55660-297-9
  • Grossvogel, David I.: Behind the Van Gogh Forgeries, Authors Choice Press (March 2001) ISBN 0-595-17717-4 / ISBN 978-0-595-17717-2