Por samtitola artikolo vidu la paĝon Étienne Marcel (pariza metrostacio).

Étienne Marcel (naskiĝis inter 1302 kaj 1310, mortis la 31-an de julio 1358 en Parizo) estis provosto de la komercistoj de Parizo sub Reĝo Johano la 2-a, kromnomita Johano la Bona (france Jean le Bon). Li distingiĝis en la defendo de malgrandaj metiistoj kaj gildanoj kiuj konsistigis la plej grandan parton de la urba loĝantaro.

Étienne Marcel
Persona informo
Étienne Marcel
Naskiĝo inter 1302 kaj 1310
en Parizo
Morto 31-an de julio 1358 (1358-07-31)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Simon Marcel vd
Patrino Isabelle Barbou vd
Infanoj Marie Marcel vd
Profesio
Okupo komercistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel delegito de la Tria Stato, li ludis gravan rolon en la Francaj Ĝeneralaj Statoj okazigitaj dum la Centjara milito. En 1357, li troviĝis ĉe la kapo de reformmovado kiu provis estigi kontrolitan francan monarkion, alfrontante la reĝan potencon de la Daŭfeno aŭ heredonto al la trono.

Vidu ankaŭ redakti