Éva Lőte, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőte Éva estis hungara skulptisto. Ŝia nobela antaŭnomo estis illyefalvi, ŝia geedziĝa nomo estis Brinzeiné Lőte Éva.

Éva Lőte
Éva Lőte
Éva Lőte
Persona informo
Naskonomo Lőte Éva
Naskiĝo la  30-an de decembro 1906(nun 1906-12-30)
en Hungario Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 25-an de oktobro 1966
en Venezuelo Karakaso (Venezuelo)
Familio
Patro József Lőte
Parencoj Attila Lőte
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Éva Lőte [1] naskiĝis la 30-an de decembro 1906 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cluj en Rumanio), ŝi mortis la 25-an de oktobro 1966 en Karakaso (Venezuelo).

Biografio redakti

Éva Lőte studis en Reĝa Industriarta Lernejo. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Antal Orbán kaj Elek Lux. Antaŭ kaj dum la 2-a mondmilito ŝi kreis sakralajn kaj naciecajn skulptaĵojn. Ŝi migris al Venezuelo en 1948 ĝuste antaŭ periodo de la socialismo. Ekde la 1950-aj jaroj ŝi partoprenis en ekspozicioj en Karakaso, samtempe en Hungario ŝia nomo estis forviŝita el ĉiuj leksikonoj. Ŝi ricevis 3 nehungarajn premiojn inter 1937-1953. Ŝi havis edzon.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1931, 1937)
  • Karakaso (1953, 1958, 1962, 1965)

Elektitaj skulptaĵoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti