Íslendingabók (genealogia datumbazo)

Íslendingabók estas datumbazo pri la genealogio de ĉiu islandano ekde la 9-a jarcento pri kiu ekzistas iuj ajn informoj, ĉ. 740 mil homoj (taksate kiel ĉ. duono de ĉiuj islandanoj ekde la enmigrado fine de la 9-a jarcento). De tiuj, ĉ. 320 mil ankoraŭ vivas. La datumbazo estas ligata al komputilprogramoj, kaj rete atingebla.

Ĉiu islandano povas senkoste ekhavi permeson por serĉi informojn

  • pri la rilateco inter si mem kaj ĉiu ajn alia islandano, t.e. kiu estis la plej proksima kuna prapatro aŭ prapatrino kaj la prapatroj/prapatrinoj en direkta linio kiuj ligas ambaŭ kun la kuna geprapatro
  • detalaj genealogiaj informoj (t.e. pri gefiloj, geedzoj k.t.p.) pri ĉiu geprapatro sia kaj ĉiu devenanto de ĉiuj siaj praavoj kaj praavinoj (t.e. gefratoj, gekuzoj, geonkloj, gekuzoj duagradaj k.t.p.)
  • pri ĉiuj detalaj informoj ekzistantaj en la datumbazo pri homoj naskitaj antaŭ 1700

La islandaj genealogiaj informoj ekde 1801 estas preskaŭ senmankaj, ĉar en tiu jaro okazis ĝenerala popolnombrado en Islando kaj relative ofte ekde tiam (ĉiuj ĉ. 20 jaroj). La unua ĝenerala popolnombrado en Islando okazis en 1702 sed malmultas informoj por ligi la plejparton de tiuj nombritaj tiam kun iliaj devenantoj 100 jaroj poste. Krome ekzistas pastraj rekordoj ekde la fino de la 17-a jarcento, sed ili nur parte ankoraŭ ekzistas.

Íslendingabók estas uzata de la bioteknologia firmao Decode Genetics, kiu financigis la konstruon de la datumbazo.

Íslendingabók estas la sola genealogia datumbazo en la mondo kies objekto estas tuta nacio.

La nomo, kiu signifas “la libro de islandanoj” venas de Íslendingabók, kiun verkis Ari fróði en la 12-a jarcento pri la historio de Islando ekde la enmigrado ĝis sia tempo.