Ófalu [Ofalu], kroate Faluv, germane Ohwala estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad. La loknomo signifas hungare: malnova-vilaĝo.

Panoramo de Ófalu

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Ófalu situas en valo inter deklivoj, fine de sakovojo 5 km-ojn longa el ĉefvojo Pécs-Szekszárd. Bonyhád troviĝas je 15 km-oj.

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis el 1426 laŭ tiama hungara ortografio "Ofalu". La komunumo senhomiĝis dum regado de la turkoj post la mezepoko. En 1740 la vilaĝo refondiĝis. En Az 1910 dum la popolnombrado vivis en Ófalu 800 homoj, (53 hungaroj, 747 germanoj. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 vivis tie 367 homoj (304 germanoj).

En Ófalu migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti