Ö

litero de germana, sveda, islanda, finna, estona, hungara, turka, kaj volapuka alfabetoj
Ö ö

Ö, minuskle ö, estas la 28-a kaj lasta litero de la sveda alfabeto, 33-a kaj lasta litero de la islanda alfabeto, kaj ankaŭ memstara litero en la alfabetoj finna, hungara, turka; uzegata, sed ne konsiderata propra litero, en la germana alfabeto. Ĝia prononco estu kiel lip-rondigita e /ø/. Aliaj lingvoj (dana, feroa, norvega) uzas la signon Ø por la sama sono.

Ĝi devenas de ligaturo inter O kaj E, kiu ankaŭ estigis Ø kaj la malfrulatinan kaj francan Œ.

Aliaj signifoj redakti

En Sveda toponimio, la ero ö signifas "insulo".