Ödön Jónás

hungara inĝeniero, politikisto

Ödön Jónás [jOnAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jónás Ödön estis hungara inĝeniero, profesoro, instruisto, parlamentano. Lia nomo estis konata ankaŭ Jónás Ödön König aŭ pli simple Jónás Ödön K..

Ödön Jónás

Ödön Jónás [1] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 10-an de decembro 1851 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 10-an de majo 1933 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ödön Jónás frekventis mezlernejon en Buda, poste li akiris inĝenieran diplomon en Teknika Universitato József en 1872. Post siaj studoj li instruis unu studjaron samloke, poste li estis inĝeniero pri fervojoj. En 1874 li revenis por instrui al la universitato, krome li plulernis en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto, kie li akiris pedagogian diplomon. Li instruis 5 jarojn ankaŭ en mezlernejo. En 1881 li estis elektita parlamenta deputito, poste foje li estis denove elektita, foje ne estis elektita. En 1833 li estis nomumita publika ordinara profesoro en la teknikuniversitato, inter 1905 kaj 1907 rektoro.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A bécsi világkiállítás gőzgépei (1873)
  • Leíró géptan. I. kötet. (1888) - signifa studenta lernolibro
  • Országgyűlési beszédei - parlamentaj paroladoj

Fontoj redakti