Ödön Kuncz

hungara juristo, ekonomikisto, universitata profesoro

KUNCZ Ödön (pro. kunc) estis hungara juristo, ekonomikisto, universitata profesoro, ano de MTA (1930–1949) naskita en Arado la 18-an de januaro1884 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de marto 1965. Li estis pli aĝa filo de pedagogo Elek Kuncz, pli aĝa frato de verkisto Aladár Kuncz kaj de kuracisto Andor Kuncz.

Biografio redakti

Ödön Kuncz akiris diplomon pri juro en la Universitato de Koloĵvaro kaj li faris ekzamenon pri advokato en 1908. Post eksterlanda studvojaĝo li laboris ĉe trubunalo. En 1911 li iĝis privatprofesoro. De 1914 li estis publika eksterordinara profesoro pri komercjuro en jaroj 1916–19 publika ordinara profesoro. Inter 1920–1927 li instruis en la Reĝa Teknikuniversitato de Budapeŝto, inter 1928–1949 en la jura fakultato de Scienca Universitato Péter Pázmány. Li redaktis la revuon Gazdasági Jog; ĉefsekretario de la Institut International des Études Coopératives, direktoro de la instituto Magyar Jogászegylet Gazdaságjogi Intézet.

Elektitaj disĉiploj redakti

Verkoj redakti

  • A magyar kereskedelmi és váltójog vázlata (I–II. Bp., 1922);
  • A magyar kereskedelem és váltójog tankönyve (Bp., 1938);
  • Küzdelem a gazdasági jogért (Összegyűjtött kisebb dolgozatai, III. Bp., 1939–41).

Fonto redakti