Ödön Literáty
hungara advokato, politikisto
Ödön Literáty [odon literAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Literáty Ödön estis hungara advokato, oficisto, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis tordai.
Ödön Literáty | |
---|---|
Ödön Literáty | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de februaro 1847 en Nagybégány (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 12-an de decembro 1887 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Mortokialo | duelo |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Ödön Literáty[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1847 en Nagybégány (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Velika Bijhanj en Ukrainio), li mortis la 12-an de decembro 1887 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ödön Literáty akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1867, poste li laboris jaron en administracio de Bereg. Inter 1868 kaj 1874 li laboris en la financa ministerio. Intertempe en 1871 li akiris advokatan diplomon, tial post 3 jaroj li malfermis advokatan atelieron. Ekde 1881 li estis parlamentano. Li mortis en duelo kaj li postlasis edzinon.
Elektitaj kontribuoj redakti
- parolado ĉe inaŭguro de memortabulo pri Mihály Munkácsy (1882)