SZÉCHENYI Ödön [se:ĉenji odon] (14-a de decembro 1839 Bratislavo - 24-an de marto 1922, Konstantinopolo, Turkio) estis hungara grafo, turka general-leŭtenanto, fondinto de la turka fajrosestinga organizo, membro de la Konsilio de la Ĉefurbaj Publikaj Laboroj (de Budapeŝto, Hungario).

Ödön Széchenyi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1839 (1839-12-14)
en Bratislavo
Morto 24-an de marto 1922 (1922-03-24) (82-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Tombo Pangaltı Catholic Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro István Széchenyi
Patrino Crescence Seilern
Frat(in)o Béla Széchenyi
Edz(in)o Irma Gräfin Széchenyi
Infanoj Andor Széchenyi • Count Balint Széchényi von Sarvar und Felsovidek
Okupo
Okupo fajroestingistokomponisto
vdr

Li naskiĝis kiel pli juna filo de István Széchenyi, lia frato estis Béla Széchenyi. Li estis hungara registara komisiito de la londona monda ekspozicio de 1862, kie li - en la sekvaj monatoj - konatiĝis kun agado de la angla fajroestingaj brigadoj. Post lia realveno en Hungario en 1863, li fondis en Budapeŝto la voluntulan fajroestingan asocion, kiun oni oficiale rekonis nur en 1870. Li akiris diplomon pri ŝipkapitanecon en 1866. Li partoprenis en fondo de la Magyar-Svájci Gépgyár Rt. (Hungara-Svisa Maŝinfabrika A.K.), de la Ŝipfabriko Peŝt-Fiume A.K.. De li venas la ideo pri uzo de la dentrada fervojo al la budapeŝta Ŝvab-monto, Kablotramo de Buda.

La Kablotramo (Funikularo) de Budavár estis la dua tiutipa instalaĵo en la mondo. La planojn pretigis inĝeniero Ödön Juraszek [jurasek odon], la efektivigon inĝeniero Henrik Woglfarth ekde komenco de 1869. La funikularo ekveturis la 2-an de marto 1870.

Post multaj incendioj en 1870-73 en Konstantinopolo, je deziro de la sultano Széchenyi organizis en 1874 la turkan kontinentan kaj akvan fajrobrigadojn.

Li estas entombigita en la eŭropa flanko de Istanbulo, proksime al la interna urbo, en la rom-katolika tombejo Feriköy.