Ököritófülpös

Ököritófülpös [okoritOfulpoŝ] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Mátészalka.

Ököritófülpös
grandvilaĝo
Reformita paŝtista hejmo en Ököritó
Blazono
Oficiala nomo: Ököritófülpös
Lando Hungario Hungario
Regiono Granda Hungara Ebenaĵo
Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg
Historia regiono Hungara reĝlando
Situo Ököritófülpös
 - koordinatoj 47° 55′ 00″ N 22° 31′ 00″ O / 47.91667 °N, 22.51667 °O / 47.91667; 22.51667 (mapo)
Areo 33,42 km² (3 342 ha)
Loĝantaro 1 774 (01.01.2011)
Denseco 53,08 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 4755
Telefona antaŭkodo 44
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Vikimedia Komunejo: Ököritófülpös
Retpaĝo: okoritofulpos.hu

Situo redakti

Ököritófülpös situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Mátészalka-Szatmárnémeti, Somesul maldekstre preterfluas (tie estas grava trapasejo), Fehérgyarmat, Mátészalka kaj Nagyecsed estas proksime. Ŝajnas ke Ököritó signifas bovo-lago, Fülpös eble Filipo.

Historio redakti

Dum la historio estis 3 vilaĝoj:

  • Ököritó, iam Szatmárököritó en la 13-a j.c. fondiĝis. La postbaroka kalvinana templo konstruiĝis en 1804
  • Fülpös, klasikisma kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1834
  • Mácsa (mAĉa), la unua mencio okazis en 1181

Inundoj ofte detruis la vilaĝojn, la lasta okazis en 1970. Ököritófülpös kreiĝis en 1950.

 
Kalvinana kirko de Ököritófülpös

Tragedio redakti

Dum Paskoj de 1910 en Ököritó okazis balo en la garbejo. Por malhelpi fremdulojn eniri la enirejo estis ŝlosita. La plafono ornamiĝis per sekaj branĉoj kaj floroj, kiuj ekflamis. Dum la incendio mortis 312 da homoj, precipe junuloj.