Öskjuvatn

kratera lago en Islando

Öskjuvatn estas kratera lago en Islando. La lago situas en la kaldero de la vulkano Askja, en orienta parto de la lafa altebenaĵo Ódáðahraun, norden de la glaĉero Vatnajökull, sur la teritorio de la samnoma nacia parko.

Öskjuvatn
kratera lago
Situo Norðurland eystra,  Islando
Speco de la lago kratera lago
Datenoj
Koordinatoj 65° 2′ 0″ N, 16° 45′ 0″ U (mapo)65.033333333333-16.751050Koordinatoj: 65° 2′ 0″ N, 16° 45′ 0″ U (mapo)
Öskjuvatn (Islando)
Öskjuvatn (Islando)
DEC
Öskjuvatn
Öskjuvatn
Map
Öskjuvatn
Supermara alteco 1 050 m
Surfaca areo 11 km²f5
Akva volumeno 1 200 000 000 m³f8
Maksimuma profundo 220 mf10
vdr

Ĝeneralaj informoj redakti

Areo de la lago estas 11 km². Ĝi profundas ĝis 220 m kaj estas la plej profunda lago de la lando.

La lago formiĝis en 1875 rezulte de forta vulkana erupcio.

Apud Öskjuvatn situas tervarma lago Víti, kies akvo havas laktan-helbluan koloron.

 
La lagoj Öskjuvatn (maldekstre) kaj Víti (proksime)


Pereo de germanaj esploristoj en 1907 redakti

La 10-an de julio 1907 du germanaj esploristoj, geologo Walter von Knebel kaj pentristo Max Rudloff, malaperis kun sia malgranda boato dum studado de la lago. La fianĉino de Knebel, verkistino Ina von Grumbkow, organizis en 1908 serĉan ekspedicion, sed serĉado estis senrezulta. La sciencistoj supozeble pereis sub terglitoj, estiĝintaj pro sisma aktiveco de la vulkano.

Sur la okcidenta bordo de Öskjuvatn estas starigita omaĝe al Knebel kaj Rudloff memorsigno.

Literaturo redakti

  • Оудаудахрёйн // Отоми — Пластырь. — М. : Советская энциклопедия, 1975. — (Большая советская энциклопедия : [в 30 т.] / гл. ред. А. М. Прохоров ; 1969—1978, т. 19). (ruse)
  • Lutz Mohr. Island - Faszination und Geheimnis. Tragödie deutscher Forscher auf isländischem Kratersee. Zum Nationalfeiertag Islands am 17. Juni. In: Greifswalder Blitz am Mittwoch. 2. Jahrg., Nr. 48 vom 14. Juni 1995, S. 1f (germane)