Ötzi

glacimumio de prahistoria viro, malkovrita en la Italiaj-Aŭstriaj Alpoj

ÖtziÖtzi, la glacihomo aŭ la glaĉerhomo aŭ la mumio de Similaun) estas mumio, kiun trovis Helmut Simon, montogrimpisto, kaj lia edzino ĉe la itala-aŭstra limo en 1991, en glaĉero. Ili ekvidis la homon en la glacio, ĉar la glaĉero degelas, retiriĝas en la lastaj jardekoj en la Alpa regiono pro la tutmonda varmiĝo, forceja efiko.

Ötzi
Persona informo
Naskiĝo Dato ne konata
en Feldthurns, sen valoro, [[Dosiero:La sistemo ne konas la identigilon "Qsen valoro". Bonvolu uzi validan identigilon.|20px|link=]] sen valoro
Morto Dato ne konata
en Tisenjoch, sen valoro, [[Dosiero:La sistemo ne konas la identigilon "Qsen valoro". Bonvolu uzi validan identigilon.|20px|link=]] sen valoro
Mortokialo ĝismorta sangoperdo • hipotermio
Tombo Sudtirola Muzeo pri Arkeologio
Lingvoj nekonata valoro
Okupo
Okupo metiisto • ŝafisto
TTT
Retejo https://iceman.it/en
https://iceman.it/de
https://iceman.it
vdr
Ötzi, la glacihomo

La glaciulon oni nomis "Ötzi" pro la loko, kie oni trovis ĝin, la Ötz-valo. Oni nomis lin ankaŭ "glaĉerhomo", aŭ pli familiece "glacihomo". Similaun estas la nomo de la 3606 m alta apuda montopinto.

En septembro de 1991 germana geedza paro trovis en la aŭstra monto-regiono Ötztal mumian kadavron en alteco de 3200 m. Dum la savo-agado oni malkovris – apud la korpo – diversajn aliajn aĵojn, ekzemple hakilon el kupro, pafarkon, ledan ujon enhavantan 14 sagojn kun pintoj el ŝtono, kolopendaĵon (verŝajne amuleto) kaj dorsosakon.

Ötz-valo kaj Similaun

Post mezuroj oni konstatis, ke Ötzi troviĝis je 92,55 metroj de la limo en Italio. La mumio videblas en la muzeo de Bolzano ekde marto 1998.

La homo redakti

 
Steleo sur la trovloko

La C-14-analizo (radiokarbona metodo) de haŭta parteto montris, ke la glacihomo vivis en la ŝtonepoko (neolitiko) 3300–3400 jarojn antaŭ Kristo. Tio signifas, ke lia korpo kuŝis en la glacio ĉ. 5000 jarojn.

Li estis ĉirkaŭ 45-jara kaj 1,58 metrojn alta.

Sur la mumio oni malkovris 15 blunigrajn tatuaĵojn el karbopolvo. Tiuj, eble terapeŭtikaj tatuaĵoj, konsistas el 47 individuaj tatuaĵoj (paralelaj linioj je la koksoj, strioj ĉirkaŭ la dekstra maleolo, kruco malantaŭ la dekstra genuo kaj kelkaj punktoj sur klasikaj akupunkturopunktoj. Tian "bruladon", kiu konsistas el kurac-herboj subhaŭtigitaj per pingloj, aliaj popoloj uzas.

Vestaĵoj kaj havaĵoj redakti

Ötzi estis sperte vestita por montoirado. Liaj vestaĵoj estis kudritaj profesie, eĉ per diverskoloraj fadenoj. La vestaĵoj konsistas el kaprofelaj jako kaj indianeca "pantalono", la zono estis farita el bovida ledo. La koksotuko longis ĝis la genuoj. La ĉapo estis el ursa felo kaj oni trovis reston de surtutaĵo el teksitaj herboj.

La ŝuoj de la glacihomo estis pli komfortaj, pli varmorezervaj ol la nunaj. Ili nek frotis nek premis la piedojn. Ili estis faritaj el tri ledoj: el bovida, cerva, ursa kaj remburitaj per plantaj fibroj kaj fadenoj, ekstere ili estis ŝirmataj per porka graso.

La kupra hakilo konsistas el 99 % da kupro, ĝi estas mondunika, bonege konservita kaj ebligis faligon de arboj. Per tiu hakilo estis preparata la granda pafarko (1,80 metrojn longa). La sagoj estis el ligno kun ŝtonaj pintoj. Ŝtona ponardo kun ligna tenilo kaj diversaj aliaj iloj kaj ujoj kompletigis la havaĵojn.

 
Tabulo sur la steleo

Konservado redakti

Por bone konservi la kadavron, oni konstruis vitran ujon, glaciĉambron, en kiu la temperaturo konstante restas ĉe −6  °C, simile kiel en glacio. Alarmilo tuj atentigas pri neregulaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti