Ĉaabi estas tradicia muziko de Alĝero (Alĝerio), formaligita de El Hadj M'Hamed El Anka.

Origine el la Kasbaho, la ĉaabi unuafoje aperis en la fino de la 19a jarcento, inspirita de voĉaj tradicioj de araba kaj berbera Alandalusa muziko, ankaŭ la hejmo de flamenko. Ĉaabi simple signifas "popola" en Alĝeri-araba.

Tipa kanto aperigas lamentajn, arab/berberajn voĉojn, kantatajn kontraŭ orkestra fono de dekduo da muzikistoj, kun violonoj kaj mandoloj kaj falo al melodio de piano kaj al frapado de perkuto. Kvankam ĝi kunhavas multajn temojn kun flamenko - amo, perdo, ekzilo, amikeco kaj perfido, ĉaabi estas parto de tre konservema tradicio kaj ties vortumado ofte portas fortan moralan mesaĝon.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti