La ĉako estas armea kapvesto kun cilindrakonusa formo. Plejofte ĝi havas vizieron kaj kelkfoje nukŝirmilon. En la hungara lingvo la vorto csákó signifas „husarkaskon“.

Ĉako de franca marsoldato, 1829

Fine de la 18-a jarcento. La ĉako ekestis el la flugilĉapo de la hungaraj husaroj. El la ĉako evoluis, tra plimalgrandigo kaj materialŝparo, la kaskedo kaj la kepo.

Materialo redakti

En la komenco la ĉako estis el felto, pliposte tute aŭ parte ankaŭ el ledo, por ŝirmi la portanton kontraŭ sabrobatoj. Ofte oni aldonis metalan submentonan ligilon, kiu donis ekstran protekton. Normale la koloro de uzita felto kaj ledo estis nigraj sed speciale ĉe la hugaraj husaroj oni uzis felton en diversaj koloroj.