Ĉakval
Ĉakval (urdue چکوال estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto.
Ĉakval | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 48800 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 299 751 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 56′ N, 72° 51′ O (mapo)32.9372.85Koordinatoj: 32° 56′ N, 72° 51′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 498 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chakwal [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 138 146 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo: 48800
- telefonkodo: +92 543
- Supermara alteco: 498 m
Geografio redakti
Ĉakval situas inter malaltaj montoj en nordorienta parto de la lando. Ravalpindio troviĝas 75, federacia ĉefurbo Islamabado 89, Sargodha 96, Fajsalabado kaj Peŝavaro po 171, provinca ĉefurbo Lahoro 208, Karaĉio 1062 km-ojn (aere) [2].
Historio redakti
En 1857 la loĝantoj helpis atingi la translokadon de britaj fortoj. Dum la sendependiĝo de Pakistano en 1947 la ne-islamaj minoritatoj migris al la alia nova ŝtato Barato. En 1985 Ĉakval iĝis kantona sidejo. En 2009 terorisma atako ĉe moskeo mortigis pli ol 10 homojn.
Ekonomio redakti
Ĉakval estas konata pro siaj bonaj bredaj taŭroj kaj ĉevaloj. La pakistana armeo havas grandan nombron da militistaro en la urbo.
Loĝantaro redakti
1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|---|
16 843 | 29 143 | 43 670 | 80 508 | 138 146 |
La loĝantaro kreskis preskaŭ kvinoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2.9%, pli alta ol la nacia mezumo (2,4%). Enurbe la panĝaba lingvo estas parolata laŭ akĉento.
Trafiko redakti
Al Ĉakval kuras 5 vojoj el la kantono [3]. La urbego situas laŭ jam forlasita fervoja linio. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Ravalpindio.
Famuloj redakti
En Ĉakval naskiĝis ŝtatprezidanto de Pakistano Jahja Ĥan.
Fontoj redakti
- WikiTrans