Ĉamartin-Pinaro aŭ en hispana origine kaj oficiale Pinar de Chamartín estas kvartalo situanta en la nordo de la urbo Madrido, Hispanio.

Ĉamartin-Pinaro
administra kvartalo de Madrido
Administrado
Demografio
Loĝantaro 22 093  (2018) [+]
Loĝdenso 15 482 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 28′ N, 3° 40′ U (mapo)40.47444444-3.66972222Koordinatoj: 40° 28′ N, 3° 40′ U (mapo) [+]
Alto 620 m [+]
Areo 1,427052 km² (14 2.7 052 ha) [+]
Ĉamartin-Pinaro (Madrido)
Ĉamartin-Pinaro (Madrido)
DEC
Ĉamartin-Pinaro
Ĉamartin-Pinaro
Situo de Ĉamartin-Pinaro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Costillares neighborhood, Madrid [+]
vdr
Situo de la kvartalo Costillares en la distrikto Linia Urbo.

Situo redakti

Ĝi troviĝas ene de la distrikto 15, Linia Urbo kaj de la administra kvartalo Costillares. Ties ĉefaj stratoj estas la fina parto de la strato Arturo Soria, Jazmín kaj Caleruega.

Historio redakti

En la 19a jarcento ĝi estis pinaro de la loĝantoj de Chamartín de la Rosa, aliflanke de la rojo Abroñigal, ĉe la limo kun la vilaĝo Hortaleza.

Ekde 1908 al 1971 alvenis tramo al tiu madrida kvartalo. Ĝi estis uzata por apero en diversaj filmoj kiaj Doctor Zhivago de David Lean.

La kvartalo disvolviĝis en la 1970-aj jaroj per aro de grandaj rezidejaj turoj kun konstruaĵoj de ĝis 22 etaĝoj kaj grandaj malfermaj spacoj. Ĝi estis ekzemplo de la disvolvigismo de la lastaj jaroj de Frankismo. Ĝi aperas en la filmo La cabina de José Luis López Vázquez.