Ĉambro de la reprezentantoj (Francio)

La Ĉambro de la reprezentantoj estis parlamenta asembleo en Francio, kiu funkciis dum la regno de Cent Tagoj de Napoleono, baze de la "Kroma Akto por la konstitucioj de la Imperio de la 22-a de aprilo 1815" (Acte additionnel aux constitutions de l'Empire du 22 avril 1815). Ĝi anstataŭis la Ĉambron de Deputitoj de la Departementoj establita per la ĉarto de 1814, kaj ekzistis nur iom pli ol unu monaton.

Jean-Denis grafo Lanjuinais, gvidanto de la ĉambro dum sia ekzistotempo

La kunveno de la elektigistoj estas deklarita la 30-an de aprilo 1815, kaj elektoj de la reprezentantoj okazis la 8-an kaj 22-an de majo.

La Ĉambro oficiale ekfunkciis la 3-an de junio, la tagon post la plebiscito pri la Kroma Akto. Ĝi estas kunmetita de ses cent dudek naŭ reprezentantoj, ĉefe de liberalisma, jakobenisma kaj bonapartisma konvinkoj. Gvidanto de la ĉambro dum sia ekzistotempo estis Jean-Denis grafo Lanjuinais.

La 23-an de junio, post la dua abdiko de la imperiestro Napoleono, la Ĉambro rekonis lian filon kiel nova imperiestro Napoleono la 2-a kaj nomumis registaran komisionon de kvin membroj; inter ili la reprezentantoj Carnot, Fouche kaj generalo Paul Grenier. La sekvan tagon la Ĉambro de la reprezentantoj enoficigis komisionon por redakti novan konstitucion, kies skizo prezentiĝis la 29-an de junio.

La Ĉambro estis disigita la 8-an de julio kaj oficiale malfondita la 13-an de julio per ordono de Ludoviko la 18-a de Francio. Parlamenta "posteulo" estis la monarkia Ĉambro de la deputitoj.