Ĉapturnuloj estas lignaj aŭ brikaj ventmuelejojpseŭdomuelejoj ĉe kiuj nur la ĉapo kun la alokruco estas turnebla.

Ĉapturnulo kun turnrado el Aagtekerk Nederlando. Foto: Hans de Kroon

Ekzistas lignaj kaj brikaj ĉapturnuloj, ili povas esti ses- aŭ okedraj nur la brikaj ankaŭ povas esti ankaŭ rondaj.

Per turno de la supra parto al la ĝusta direkto de la vento la aloj stariĝas orte je la vento. Pro tio oni akiras la plej bonan transmision de energio.

Estas du tipoj da ĉapturnuloj:

  1. muelejoj kun vosto je la postaĵo de la ĉapo; la muelisto turnas la ĉapon ekstere malsupre ĉe la piedo de la muelejo, per turnrado aŭ puliaro kun ĉenoj aŭ kabloj, al la dezirata pozicio.
  2. muelejoj kun interna turnmekanismo; la muelisto turnas la ĉapon interne supre ĉe la ĉapo per puliaro kaj ŝnuroj al dezirata pozicio.