Ĉardaŝo (hungare: Csárdás) estas hungara nacia danco.

Hungaroj dancantaj ĉardaŝon en naciaj popolkostumoj en Doroslovo, Vojvodina

Tiu ĉi danco evoluis el muziko de sintioj. La ĉardaŝo estas relative pretendema danco, kiu komenciĝas lasso - t.e. malrapida vira danco. Post lasso sekvas frisko - kio estas rapida para danco en 2/4 aŭ 4/4 ritmo. Tiu ĉi danco staras en kombinaĵo de rapidaj kaj liberaj pli malrapidaj elementoj, ĝi metas karakterize pli altajn pretendojn al dancisto. La bone dancita ĉardaŝo devas esprimi pasion, kiu la dancisto sentas al la kunulino.

La plej granda populareco de tiu ĉi danco estis en la jaroj 1830 - 1890. La ĉardaŝo influis eĉ kelkajn muzikajn komponistojn kiel estis ekz. Johann Strauss kaj Johannes Brahms.

Konata komponaĵo estas la csardás de Monti.

Vidu ankaŭ redakti