Ĉarto estas ĝenerala nomo por gravaj dokumentoj, per kiuj aŭtoritato, asembleo, partio ktp. deklaras publike ion.

La Atlantika Ĉarto, inter Usono kaj Britio dum la Dua mondmilito.

Ĉarto en historio redakti

Dum mezepoko, la ĉartoj estis reĝaj deklaroj kaj proklamoj. Famega estas la Magna Carta de Anglio signita de Johano sen Tero. Kelkaj statutoj kaj konstituaj leĝoj ankaŭ estas nomataj "ĉartoj", kiel la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ la ĉartoj de usonaj universitatoj.

Libro, en kiu estis enskribitaj ĉartoj, estis nomata ĉartaro, ĉambro kun konservataj ĉartoj estis ĉartejo kaj specialisto pri ĉartoj estas ĉartisto.

Kelkaj traktatoj pri ĝeneralaj intencoj kaj ideoj, kiel la Ĉarto de Nov-Delhio, ofte signitaj de nediplomatoj pri teknikaj aferoj, ankaŭ estas nomataj "ĉartoj". Diplomatie ili estas rigardataj kiel agnosko de internaciaj principoj, kiuj gvidos pli specifajn traktatojn.

Ĉarto en transporto redakti

Ĉarto estas ankaŭ kontrakto inter luanto (luprenanto) kaj luiganto (ludonanto) de ŝipoaviadilo, por transporti varojnpasaĝerojn. Poste oni parolas pri portempa aŭ porvojaĝa ĉarto, ĉarti avion (lupreni), ĉartigi ŝipon (ludoni), ĉarta flugo k.s.

Ĉartoj redakti

Vidu ankaŭ redakti